Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ralo; — la nova venkis la malnovan. Je tiu morala triumfo sekvis tre baldaŭ la materia triumfo — la Franca Revolucio.

Sed, Historio prezentas ankoraŭ pli frapantan ekzemplon. Jen la roma imperio, sur la supro de potenco. Nenio estus plu submetebla, ĉiuj landoj de l’ mondo tiam konata estas sub jugo. Potenculoj diboĉas en senekzempla lukso; — Popolo pereas en senluma sklaveco… Jen subite sin levas la konscienco de l’ subpremata amaso; naskiĝas movado; komence la potenculoj malestimas kaj mokas ĝin; sed, iom-post-iom, ili maltrankviliĝas, ektimas, kaj tiam komenciĝas plej abomena, plej kruela persekutado. sed, per tio ili nur kreis martirojn, kaj ili nur fortigis la movadon, kiun ili volis sufoki. Oni malpermesas al la timataj „malamikoj de Ŝtato kaj Socio” — kiaj tiam estis nomataj la kristanoj — kunvenadon… kaj jen ili kunvenas en katakomboj. Oni eltrovas plej terurigajn turmentojn, oni liveras ilin al mortmartirado; — vane; tio ilin ne povas timigi, kaj dum plej teruraj doloroj ili kompate ridetas pri la malsaĝaj barbaroj, kiuj opinias, ke ili povas sufoki justan ideon! — „Se nia afero estas sankta, tiam vi ne povas ĝin pereigi — se ĝi ne estas sankta, tiam ĝi ja pereos sen vi!” ili krias la siaj turmentantoj, kaj kun ĝojo, certaj pri sia triumfo — ili iras al punejo.

„Se nia afero estas sankta” — tio signifas en modernaj vortoj: Se nia celado estas laŭ la veraj interesoj de homaro, tiam ĝi ne estas detruebla per perforto. Se ĝi estas kontraŭ tiaj interesoj, tiam ĝi pereos pro propra nevereco, ne bezonante subpremadon perfortan.

Nu, kion utilis leonoungo, kruco, bruligejo kaj la aliaj martiriloj? Evolucio de Homa konscio marŝis konstante antaŭen: kristanismo venkis ĉiopovan paganismon — la nova mondo ruinigis la malnovan!

Ni tie ĉi tamen atentigas, ke ni tute ne kredas la kuti-