Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

majn tradiciojn pri tielnomata origina kristaneco; nek ni konsideras la nunan civilizacion kiel rezulton de kristaneco. Estas facile pruveble, ke depost la momento, je kiu kristaneco fariĝis religio de l’ Ŝtato, ĉiu materia kaj spirita progreso de Homaro trovis kristanecon kontraŭ si.

Post falo de antikva paganismo sekvis por Homaro longa, malluma nokto. Kristaneco, fariĝinte religio de l’ Ŝtato, pli kaj pli malproksimiĝis de la principoj al kiuj ĝi dankis sian triumfon. Ĝi mem iĝis ilo por subpremado. Sed Homaro en sia irado ne lasas haltigi sin. La ideoj de egaleco, libereco, frateco ne mortis, sed ĉiam vegetadis sub la supraĵo de la socio. Vane la eklezio penis katenigi la libereman spriton; vane ĝi starigis sian inkvizicion. La korpojn ĝi povis forbruli, sed el la cindrojn la pensoj eternaj sin fenikse relevis kun nedifektitaj flugiloj.

Centmiloj da herezuloj estis mortigataj aŭ kripligataj, la subpremantoj laŭŝajne triumfis, sed la fino estis, ke la herezuloj venkis siajn juĝantojn. Reformacio rompis la potencon de papismo, kaj hodiaŭ la socia evolucio ne sin okupas plu kun la senpotenca papo „neerarebla”.

Certe, kiu kapablas kompreni, tiu povas konkludi el la historio de l’ religiaj persekutoj, ke estas frenezaĵo peni returni la radon de l’ homa progreso. Same kiel la mezepokaj herezojuĝantoj antaŭ la tribunalo de Homaro estas kondamnitaj, same tiel la nunaj juĝantoj, — kiuj kredas, ke ili povas sufoki per policaĵoj la novan penson de Socialismo, — estos iam de tia tribunalo juĝataj kaj kondamnataj. Kaj same kiel la herezuloj de mezepoko triumfis je siaj persekutantoj, same tiel la nunaj herezuloj venkos la juĝantojn de hodiaŭ. Aŭ ĉu oni kredas, ke niaj ideoj havas malpli da vivipovo ol havis martirata kristaneco? Vana sensencaĵo!