Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Samspecan rolon, kian ludis subiranta Roma mondo kontraŭ leviĝanta kristaneco, plenumas hodiaŭ la mondo burĝara kontraŭ socialismo. Denove la homara konscio ribeliĝas kontraŭ kruda materialismo, kiu humiligas la homojn je brutaro aŭ je komercaĵo. Kaj same kiel antaŭe, estas denove la malriĉuloj kaj damnitoj de l’ tero en kiuj la semoj de nova mondo unue ekĝermis.

Sed, ekzistas ankaŭ tre grava diferenco: Socialismo ne havas kontraŭ si la Sciencon, ĝi trovas en ĝi nerenverseblan apogilon — kvankam la nunaj pastroj de scienco plejparte estas fidelaj servantoj de dio Mammon! Socialismo ne estas nur afero de sento, sed ankaŭ de scio: ĝi apogas sin sur klara konscio de l’ sociaj rilatoj. Ĝi havas konkretan programon por rekreo de Socio. La socialista sento havas la saman forton, kiun havis la sento de unua kristaneco. La nura sento jam igis kristanecon nekontraŭstarebla — kiom senespera do estas la batalo kontraŭ socialismo kiu per sia sento posedas la forton de religio kaj super tio per sia scio havas ankaŭ la forton de scienco! Se la vorto religio ne povus esti malbone komprenata, ni dirus: „socialismo estas religio kaj scienco samtempe.” Elvoviĝante en kapo kaj koro de la laborantoj, socialismo ne estas neniigebla nek per ruzeco, nek per perforto, nek per ŝajnargumentoj. En ĉiu laboristo vivadas, konscie aŭ nekonscie, pli aŭ malpli forte, la ĝermo de Socialismo. Kaj tiu ĉi ĝermo, la ĝermo de l’ mondo venonta, ne estas mortigebla. Kontraŭ ĝi ne utilos neigado, ne fermo de l’ okuloj, ne persekutoj, ne buĉadoj! La movado plenumas sin kun neevitebleco de leĝo de Naturo! Kontraŭstaro nur povas plifortigi socialismon, same kiel per perforto fortiĝis kristaneco.

Socialismo havas siajn martirojn, same kiel kristaneco. Kaj se estus mortigataj ankoraŭ miloj aŭ centmiloj, socialismo ne estus barata per tio en sia plena triumfo, same