Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel ĉio entreprenata kontraŭ kristaneco kompatinde malsukcesis. El la sango de ĉiu martiro sin levos cent novaj batalantoj; la kreskanta danĝero ŝtaligos ilian kuraĝon: kiu faris traktaton kun Morto, tiu estas certa de l’venko!

Ni turnu momenton la okulojn al Francujo, tiu granda provejo politika kaj socia, kie antaŭ kelkaj jaroj ludiĝis la grandioza dramo de Komuno. La socialista proletariaro de Parizo, por unu momento mastro de la situacio, post herao gigantobatalo estis venkita de la unuiĝintaj francaj kaj prusaj armeoj. 40.000 laboristoj estis dum kaj post la batalo mortigitaj, egala nombro estis arestitaj, por perei en malsanigaj malliberejoj, en putrodoraj ŝipkavoj, en la venenaj vaporoj de l’ marĉoj de Cayenne — la seka gilotinilo. Kia kriado de ĝojo inter la defendantoj de l’ malnova mondo! La socia problemo estis pelita el la mondon! Socialismo, en la persono de 80.000 laboristoj, estis mortigita!

Socialismo mortigita? Oni pruvis havi malfortan memoron. 23 jarojn antaŭ tiu ĉi katastrofo, Parizo estis scenejo de samspeca dramo, ne malpli grandioza, kvankam malpli ampleksa. Post la februaro-revolucio, la retriumfanta burĝaro mortigis 12.000 proletariojn kaj sendis 12.000 aliajn al Cayenne… Senfina estis la ĝojo de l’ burĝaro pri la malvenko de socialismo. La socio estis savita, kun ĉiuj siaj dependaĵoj: familio, posedorajto, kaj ĉielo scias, kiaj aliaj belegaĵoj, kiujn burĝaro honoras per vortoj, sed en praktiko piedfrapas kaj kovras per honto.

Socialismo estis malviva! dek-du mil homoj, — por kiuj la klera cerbo de l’ ĵurnalistoj eltrovis amason da belsonaj nomoj, kiaj banditoj, bruligantoj, modernaj barbaroj — dek-du mil socialistoj estis malvivaj, dek-du mil aliaj estis sur la vojo al la seka gilotinilo — kiu povus ankoraŭ kredi al estonta danĝero? Socialismo estis sen-