Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

viva kaj enterigita; super la kadavroj la tero estis hardigita — kiel socialismo povus relevi sin?

La tempo pasadis. Respubliko baldaŭ estis metata en tombo, apud socialismo, kaj sur la du tomboj Napoleon starigis sian tronon — kiel do povus malviva socialismo revekiĝi? „Sango kaj mortigilo” regadis; la presaro estis severe gvardata aŭ simple subaĉetata; samtempe, nenio restis neprovita por ligi laborantan popolon al la imperio. Unuvorte, ĉiuj rimedoj de reakcia politiko estis uzataj por neebligi novan esplodon. Pli multe ol faris Bonaparte ne estas farebla, kaj ni ne kredas, ke ekzistas dua landestro, kapabla fari tiom. Estas do kompreneble, ke Bonaparte iĝis la idolo de burĝaro de ĉiuj landoj. Oni bone ankoraŭ scias, kiom da stulta admiro la tuta liberala kaj konservativa gazetaro verŝis sur la kapon de l’ viro de la dua de decembro. Li estis la homiĝinta antaŭ-zorgeco, provizita je superteraj ecoj de ĉiu-saĝeco kaj de ĉiom-potenco… Kaj la fino? Post esti ripozinta 22 jarojn en la tero, la mort-kredata giganto eketendis siajn membrojn; la kvaran de septembro 1870 ĝi stariĝis, forlasante la tombon — la trono de Bonaparte disfalis — socialismo vivis!!

Duonjaron poste okazis la komuno! Socialismo, kiu en 1848 nur eltrenis kvar tagojn nun kontraŭstaris du monatojn la unuigitajn klopodojn de franca kaj prusa soldata perforto, kaj nur per 8-taga stratbatalado ĝi povis esti subigata. La buĉado estis pli granda ol en 1848; la nombro de l’ deportitaj estis triobligita. Tuteŭropa burĝaro entuziasme aplaŭdis tion kaj ĉiumaniere esprimis sian aprobon. Tamen nur du monatojn poste, burĝaro jam povis konstati, ke ĝi nur estis festinta iun Pyrrhus-triumfon, ke ĝi estis tranĉinta sian propran karnon. Francujo estis perdinta siajn plej inteligentajn laboristojn kaj — Socialismo ne mortis! Ĝi vivis, en Parizo, en Francujo, en Germanujo, ĉie en la mondo. Ĝi vivas en la brusto de ĉiu laboristo kiu posedas koron, kiu povas senti kaj ka-