Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pon, kiu povas pensi. Burĝaro ja ne povas mortigi ĉiujn laboristojn, kaj, se ĝi povus tion fari, kio estus por ĝi la rezulto? Ĝi nur estus farinta memmortigon. Burĝaro ekzistas per la laboristoj; sen laboristoj ĝi ĉesus ekzisti kaj per la laboristoj ĝi ĉesos ekzisti — tiun fatalan dilemon ĝi ni povas eviti. Nuna socio produktas proletariaron ĉiam kreskantan en nombro, la ekonomiaj cirkonstancoj pelas tiun proletariaron al Socialismo. Ju pli potenca iĝos burĝaro, des pli giganta iĝos proletariaro, des pli forta fariĝos socialista movado, des pli potenca do iĝos la kontraŭuloj de burĝaro. Se burĝaro deziras resti burĝaro, tiam ĝi devas plifortigi proletariaron kaj per tio Socialismon, sian malamikon ĝismortan. Se ĝi neniigus proletariaron kaj Socialismon, ĝi detruus tiujn, kiuj nutras ĝin. En tiu ĉi cirklo fatala ĝi devas perei.

Per „sango kaj mortigiloj” oni ne povas peli socialismon el la mondon. En junio 1848 oni vane klopodis tion fari; kaj la Pariza sangverŝo en majo 1871 ne pli bone efikis. Same kiel la juniribelo reviviĝis en la komuno, tiel same ankaŭ komuno iam festos sian reviviĝon kaj la erupcioj sin ripetados ĉiam pli rapide kaj ĉiam pli forte, ĝis la mondo malnova estos elĉerpinta siajn ĉiujn rimedojn kaj disfalos je ruinoj — se almenaŭ ne pacema vojo estas trovebla, pri kiu ni parolos ĉi-poste.

Ke kruda perforto ne sufiĉas kontraŭ socialismo, tion ankaŭ pli malpli komprenas niaj kontraŭuloj. Tial ili kelkfoje klopodas batali nin per moralaj armiloj. Ili fondas laboristligojn, en kiuj ili instruas al la laboristoj, ke ekzistas plena harmonio inter Laboro kaj Kapitalo; ke la veraj interesoj de la laboristklaso postulas, ke ĝi iru kun kapitalistoj man-en-mane; kaj ke la disputo pri la socia problemo nur estas ĵetata inter la klasoj de kelkaj gloremuloj, senkonscienculoj, instigantoj… Nu, ili daŭrigu;