Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ili fondas tiujn ligojn por Nl. La nevero de tiu harmoniteorio estos plej konvinke pruvata de la ĉiutaga spertado. La laboristoj lernos, per propra spertado, ke en nuna socio laboristoj kaj kapitalistoj havas malajn interesojn.

La faktoj mokas kun tiaj harmoniteorioj. Kiomfoje ni jam vidis, ke plej intensaj agadoj, plej ampleksaj strikoj okazis inter laboristoj edukitaj laŭ la evangelio de l’sankta harmonio inter Laboro kaj Kapitalo, sed en kies koroj kaj cerboj la lakto de tiu harmonio-saĝeco, sub influo de l’ sperto, sin estis ŝanĝinta en morta serpentveneno.

Ĉu kelkaj homoj povus esti la kaŭzo de movado, kiu samtempe aperis en ĉiuj landoj, kaj jam dum preskaŭ aĝo de homo rekte regadas la historion de tuta Eŭropo? Kia ofendo estas por laboristaro en tia supozo! Centmiloj, milionoj da laboristoj estus kiel ŝafoj gvidataj de nur kelkaj ribeligantoj? O, sinjoroj burĝoj kaj aliaj reakciuloj, kiam la laboristoj estus tiom facile kondukeblaj ŝafoj, kiom laŭŝajne vi pensas, tiam sendue ili estus en viaj retoj, ĉar vi certe faras la eblon por kapti ilin, kaj vi disponas je centoble pli da rimedoj por ligi ilin al vi, ol havas la socialistoj. Sed tia supozo estas, unue, ofendo por la laboristoj, due, tute malĝusta, kaj trie, treege malsaĝa — entute, nur rezulto de absoluta nescio pri la historia evolucio.

La infano, kun sia naiva fantazio plenigas la mondon per princoj, gigantoj, malgranduloj. Ĝi ĉie nur vidas neordinaraĵojn, miraklojn, ĝi ĉie konjektas sekretajn potencojn. Sur simile infana starpunkto sin trovas ĉiuj, kiuj konsideras la homan historion kiel rezulton de kelkaj neordinaraj homoj — bonaj kaj malbonaj — kaj kiuj vidas en ĉiu okazantaĵo, en ĉiu movado nenion ol kapricon aŭ deziron de tiu aŭ tiu persono. Sur tiu starpunkto staris ĝis antaŭ nelonge la tuta historiografio, kiu estis nenio ol senfina ĉena da nomoj de famaj princoj, armeestroj kaj herooj, miksita kun granda kvanto da sciigoj pri bata-