Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

loj, konspiroj, mortigoj ktp., mallonge, nur sensacia romano de plej malbona speco — parte rabista romano, parte rakonto por infanoj.

Por scienca historigrafio la historia evolucio estas rezulto de l’ baraktado inter Homaro kaj Naturo. Ĝi ne konas arbitrecon, ĝi vidas nur necesecon — nenion miraklan, nek eksterordinaran; ĉio disvolvas sin laŭnature, laŭ ĝeneralaj leĝoj de Naturo. La mirakluloj de l’ kritiko, same kiel la monstraj nebulobildoj sin solvas en nenion antaŭ brilo de l’ aŭroro. La kulto al herooj estas ĵetata kiel eluzitaĵo en la ĉifonejon de superstiĉo — la „grandaj homoj” estas humiligataj, homaro estas levata!

La irado de Historio estas konstanta barakto de l’ homoj kontraŭ Naturo — neinterrompata batalo por ekzisto; unue: batalado por ne esti subigata de Naturo; poste: batalado por subigi Naturon. La rezulto de tiu multmiljara barakto estas la nuna kuluro.

Geamikoj, vi ĉiuj scias, sendube, ke la biblia kreo-rakonto estas de scienco renversita. La homo ne venis perfekta el la manojn de kreanto; ĝi ne poste degeneris, tiel ke dio devis sendi profetojn, savantojn kaj aliajn miraklestaĵojn, por rebonigi siajn similulojn. La origina homo ne estis la rekta, malkurba estâjo, fiere rigardante al ĉielo kaj portante sur frunto la signon de nobleco kiel estro de ĉio kreita — kiel tion rakontas la fablo de malnova testamento. Ĝiaj unuaj praavoj estis en ĉio similaj al aliaj animaloj, kaj nur per hazarda koincido de favoraj cirkonstancoj, ĝi estas povinta sin levi super siaj parencoj.

La historia tempo komenciĝis nur tiam, kiam la homo fariĝis kapabla por vivadi solidare kune kun aliaj homoj. Je la momento, kiam ĝi fariĝis animalo socia (zoon politikon), komenciĝas ĝia historio. La homo-solulo, kiu nur