Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vivis por si, ne povis sin levi siper la aliaj animaloj, kaj ne havis historion ne evolucion. Nur per socieco la homo fariĝis homo. Ĉiu progreso, ĉiu kulturo estas rezulto de socia kunvivo. Kaj ju pli disvastiĝas la socia sfero, des pli rapide progresas kulturo, kaj des pli alte sin levas kulturo. Elirante de unuopaj individuoj al gento, sin etendante poste al nacioj kaj fine al tuta la mondo — jen estas la iro de l’ homa evolucio. La ideo pri la universala homa solidareco estas la plej alta principo de kulturo kaj moralo. Ĝin plene efektivigi, tio estas la tasko de socialismo.

Sekve: civilizacio estas rezulto de komuna laboro. Ĉiu homo dum sia vivo devis batali por ekzistado. Ĉiu unuopulo aldonis sian parton al la entuto de l’ kultur-riĉaĵoj. La „grandaj homoj”, pri kiuj rakontas oficiala historio, faris ankaŭ sian parton, eble, pro favoraj cirkonstancoj iom pli ol samtempanoj restintaj nekonataj, sed ne per si mem ili estis kapablaj fari tiun plion, sed nur per la cirkonstancoj kreitaj de socieco. Antaŭ la akra okulo de kritiko la sociaj idoloj suferas la saman sorton kiel la religiaj idoloj. Same kiel kristanoj renversis la idolojn, kaj montris al la mute pro timo rigardantaj naivuloj, ke ilia dio tiom timata nur estis peco da ligno putrinta, tiel ankaŭ scienco ĵetas tiajn „grandajn homojn” de ilia piedestalo kaj pruvas, ke la popoloj nur admiris ĥimerojn.

La scienca historio malaperigas heroojn kaj miraklo farintojn, kaj estimigas ĉiun homon. Ne dank’ al mirakloj de kelkaj elektitoj homaro atingis la ŝtupon sur kiu ĝi estas, ne, homaro leviĝis same kiel la koralinsuloj de Maro Pacifika: per komuna laboro de miliardoj da individuoj.

Geamikoj, pardonu jenan ekskurson ekster mia temo. Mi volis nur montri, kiel malĝusta estas la supozo, ke la homa evolucio plenumis sin sub influo de kelkaj granduloj, ĉu bonaj ĉu malbonaj. Ankaŭ la nuna socia movado ne