Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas kreita de manpleno da uloj, — tia aserto estas kiel eble plej kontraŭscienca, kaj nur kredebla por infanoj nesciantoj kaj malaltaj, sklavemaj animoj.

Sed nia celado estas revolucia!

Revolucio! teruriga fantomo por maljunaj virinaĉoj el ambaŭ seksoj. Jes, ni estas revoluciuloj! Ni deziras revolucian ŝanĝon de nuna socio. Sed, ni rigardu tiun fantomon momenton en la okulojn — ĝi tuj perdos ĉiun terurigaĵon.

Ni vivas hodiaŭ meze en la revolucio, kaj ni vivas per la revolucio. La tuta homa historio estas senĉesa revolucio — revolucio estas naskiĝo, kreskado, progreso kaj senfina ŝanĝo de l’vivo. Dum sia tuta ekzistado, la homo estas revoluciulo. Ke ĝi estas nekontento pri kio ĝi estas kaj pri tio, kion ĝi havas, ĉiam dezirante ion alian kaj novan — tio ja estas la vera esenco de homa naturo. Se homo aŭ se homaro ĉesas esti revolucia, tiukaze ĝi ĉesas samtempe ekzisti! Revolucio estas vivo — ne-revolucio, nemovado, estas la morto.

Certe, la vorto revolucio havas ankaŭ alian signifon: renverso perforta de ekzistantaj formoj de ŝtato aŭ de socio. Nu, kiu kaŭzas tian perfortan renverson? Kiu estas responddeva por ĉiuj ĝisnun ekflamintaj revolucioj en tiu senco? Ne ili, kiuj laŭ la leĝo de homa evolucio celas la kreon de novaj formoj por la nova enhavo, de nova esprimo por novaj pensoj: sed tiuj estas kulpaj, kiuj pro egoismo aŭ nescio klopodas interrompi la naturan, necesan iradon de l’ homara evolucio. Same kiel fluego trankvile fluadas, se ne estas baroj, sed, se ĝi renkontas kontraŭaĵon, transbordiĝas katastrofe aŭ formas sovaĝajn kataraktojn, same tiel ankaŭ estas la iro de homara historio. Nur se haltigas ĝin baroj, tiam naskiĝas kataraktoj, subakvigoj — aŭ ribeloj, renvensoj. Ĉiuj revo