Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lucioj en tiu senco estis kaŭzataj, ne de l’ tielnomitaj revoluciuloj, sed de tiuj, kiuj baris la naturan iradon de l’evolucio.

Ĉiuj revolucioj tial havis, ne atakantan, sed defendan karakteron. Defenda estis la kamparana ribelo en Germanujo, ĉar ĝi celis defendi homajn rajtojn plej sanktajn kontraŭ obstina feŭdalismo. Defenda estis atakego je Bastille; ĝi estis necesa pro la minacaj movoj de l’soldataro de la kortego. Defenda estis la ekokupo de l’Tuileries je 10a de Aŭgusto 1792, kaj la Terurista regado, necesa por ŝirmi Francujon de la internaj komplotoj kaj de la eksteraj atakoj; defenda estis la Julirevolucio kontraŭ la entreprenoj de l’ dinastio de Bourbon kontraŭ la civitana libereco; defenda estis la revolucio de Februaro kontraŭ la putriga influo de la politiko de l’burĝo-reĝo; defenda estis la germana Martrevolucio de 1848 kontraŭ la popolmalamikaj agoj de l’ kamariloj; defenda estis la Junibatalo, al popolo trudita de burĝaro, kiu deziris ĉiupreze, sufoki socialismon: defenda estis Septembro-revolucio, necesa por ŝirmi Francujon de la sekvoj de l’ hontinda atenco je la ŝtato; defenda, fine, estis Komuno, ĉar ĝi celis la savon de la respubliko, post kiam Francujo jam estis dufoje perfidita de sia registaro.

Kaj tiel ankaŭ en estonteco ne ekflamos revolucio, kiu ne havas defendan karakteron. Ni estas revoluciemaj, sed la revolucia movado, en kiu kaj por kiu ni laboras, naskos sangverŝon kaj agojn de perforto nur tiam, se tion deziras niaj kontraŭuloj: regantoj aŭ burĝaro.

Amikoj! Pruvinte, ke nia movado ne estas arte aŭ intence farita, sed ke ĝi nature naskiĝis el la sociaj faktoj, kiuj ĝin nutras kaj triumfigos — mi nun priparolos la