Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉefajn riproĉojn ktp., per kiuj oni kalumnias niajn celojn kaj rimedojn.

Oni, antaŭ ĉio, penas kalumnii la tielnomatajn „gvidantajn”, por ekŝancelo la fidon de l’amaso en ili. „Lagvidantoj”, oni diras, „sin nutras per la ŝvito de l’laboristoj: ilia sola celo estas plenigi siajn poŝojn”, ktp. Nu, vere, ekzistas uloj, kiuj grasigas sin per la ŝvito de la laborantoj; ekzistas uloj, kiuj vivadas en lukso je kostoj de la laboristoj; kaj tiuj uloj estas la sinjoroj burĝoj, fabrikistoj kaj aliaj ekspluatantoj; kiuj riĉiĝas per la ne plene pagata laboro de siaj salajresklavoj.

Vivadi per la ŝvito de la laboristoj! Vere, la burĝaro jam tion plenumas tiel ĝisfunde, ke posta rikolto nemulte promesas! Se la tielnomitaj gvidantoj estus viroj ne agantaj pro konvinko sed pro profitemeco, nu, ili sin turnus al la ĝusta persono: tien, kie estas io, do: al la sinjoroj burĝoj, al la regantoj, kiuj havas tiom abunde da mono. Kiu volas sin vendi, tiu ja vendas sin al kiu povas pagi plej multe. Tion faras ja tiu aro da ĵurnalistoj, kiuj je ordono de siaj mastroj ĵetas tiajn kulpigojn al nia kapo.

Nu, kiujn profitojn povas esperi la „gvidantoj?” Tiun: ke ili, starante antaŭ la aliaj, estas unue kaj pleje elmetataj al la atakoj de l’kontraŭuloj! plie: necertan ekziston kun ĉiuj premantaj malagrablaĵoj de tio. La batalo mem — farata kontraŭ ni per armiloj plej malhonestaj — rekompencas la batalantojn per specialaj emocioj, interŝanĝe ĝi postulas plenan abnegacion de regula familia vivado, forlaso de certigita ekzisto; li ofte devas suferi efektivan mizeron — jen, ĉu ĉio ĉi estas sorto tiom enviinda?

Kiu vendas sin, tiu sin vendas por havi vivon de komforto kaj de lukso, sed ne por suferi malsaton kaj mankon. Inter la tiel nomitaj „gvidantoj” de nia partio mi konas neniun, kiu pro sia laboro en la partio ne suferis perdojn materiajn!