Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Certe, por niaj kontraŭuloj — kies sola gvidanto ja estas nuda egoismo — tia abnegacio estas nesolvebla mistero; ili estas malkapablaj kompreni, ke ekzistas ideoj kaj principoj, kiuj por danĝeroj kaj mizero sensentigas la homojn de ili tuŝitajn. Se ili povus tion kompreni, tiam ili ne estus kontraŭuloj.

Ni volas nuligi la posedon…

Nu, geamikoj, plej kruda mensogo neniam estas dirita.

Kio estas posedo? Laŭ racio kaj scienco, nur unu rimedo ekzistas por krei ekonomian valoron. Tiu sola rimedo estas: Laboro.

Kapitalo, kiujn la ekonomistoj rigardas kiel duan, aŭ eĉ kiel la ĉefan rimedon, estas mem nur produktaĵo de Laboro.

Nu, se Laboro kreas valoron, tiam ĝi havas rajton je tiu valoro de ĝi kreita. Tiu rajto estas la fundamento de Socialismo.

Ĉiu laboranto devas ĝui la fruktojn de sia laboro; alivorte: ĉiu laboranto havas posedorajton je la tuta rezulto de sia laboro. Mia propraĵo estas: la produkto de mia propra laboro. El tio rezultas per si mem, ke neniu havas iun rajton je la rezulto de la laboro de alia homo. La fina punkto de ĉiu ĉi estas do, ke socialismo faros posedanto ĉiun homon, kiu laboras, kaj lasos malsati ĉiun, kiu povas labori sed ne volas.

Mi do pensas, ke, anstataŭ nuligontoj de la posedo, ne estas la plej ardaj defendantoj de la posedo!

Hodiaŭ la nenion-faranto estas pli estimata ol la homo, kiu laboradas. Hodiaŭ la materia stato de l’ homoj estas male proporcia al la valoro de ilia laboro. Laŭ niaj posedoideoj jam hodiaŭ la grandego plejmulto devus esti posedantoj, ĉar tiu grandega plejmulto ja laboradas