Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tamen, ne estas tiel. Kontraŭe: la posedo estas monopolo de unu klaso; la granda plejmulto devas abdiki posedon kaj krei posedon por aliaj. Precize tial ni batalas la nunan socion, ĉar ĝi neebligas posedon al la granda plejmulto kaj forŝtelas al ĝi ĝian rajtan posedaĵon.

Oni bone komprenu min: mi ne volas diri, ke ĉiu individua burĝo aŭ kapitalisto estas ŝtelisto. Ni batalas ne ĉefe kontraŭ personoj, sed kontraŭ la sistemo, male al niaj kontraŭuloj, kiuj evitas ataki niajn ideojn, sed fervore penadas kovri per malpuraĵoj niajn personecojn — certa signo ke ili ne kredas al la praveco de sia propra afero.

Ne, mi ne parolas pri la apartaj burĝoj, mi ne igas ilin persone responddeva por la malbonoj de l’ nuna socio. Nia kompreno de l’ historio tion antaŭe ekskluzivas. La mondo burĝara naskiĝis laŭ natura neceseco el la mondo feŭdala, same kiel feŭdalismo siavice naskiĝis el la mondo antikva. Por ni la Historio estas organismo, ne meĥanismo. Ni scias, ke ĉio havas sian kaŭzon, sian bazon. Nur la plej plendinda nescio povas atribui la fenomenojn en la mondo al arbitra intenco. Ni ne kuraĝas diri: „Homaro ĝisnun iris laŭ vojoj nebonaj; ni montros al ĝi la bonan vojon; kaj tiu, kiu ne pensas kiel ni, estas malklerulo aŭ fripono!” Tio ja estus babilaĵo de nematuraj knaboj aŭ de ĉarlatanoj. La nuna sistemo de produktado elvolvis sin organisme el antaŭaj sistemoj de produktado; ĝi estas pli alta formo ol tiuj antaŭaj, ĝi tial havas rajton de ekzisto. Sed nuntempe sin levas kontraŭ ĝi nova sistemo de produktado — la socialista sistemo — al kiu ĝi siavice baldaŭ devas cedi lokon, same kiel por ĝi cedis la mezepoka, malgrandburĝa produktado.

Sufiĉe; ni ne atakas posedon ĝenerale, sed la nunan formon de posedo, tiun posedon, kiu estas akirata