Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekspluatante aliajn homojn, kiuj mem estas kondamnataj al senposedeco.

Ĵetu ni rapidan rigardon sur la manieron, je kiu hodiaŭ naskiĝas posedo.

Laboro estas la fonto de ĉiu riĉeco — tion konfesas unuanime ĉiuj ekonomiistoj. El tio sekvas, ke neniu havas rajton je valoro, kiu ne estas la rezulto de lia propra laboro. Nu, la produktopovo de ĉiuj homoj estas proksimume egala — la unu kreas iom pli, la alia iom malpli; sed nek tiu plio, nek tiu malplio, malproksimiĝas multe de la meza kvanto. Do: la valoro de ĉies laboro, sub similaj cirkonstancoj farata, estas proksimume egala; sekve, se ĉiu ricevus la plenan valoron de sia propra laboro, tiam la posedo estus proksimume egala.

Tamen, anstataŭ egaleco, regas la plej ega malegaleco. Kio estas la kaŭzo de tio?

Nu, se vi loĝas en regiono, kie estas fabrikoj, tiam vi havas bonan okazon por esplori, kiel stariĝas tiu socia malegaleco. Ĉiu el vi konas iun fabrikanton, kiun vi vidis riĉiĝi.

Prenu ni, kiel ekzemplon, sinjoron Zimmermann en Chemnitz. Tiu ĉi sinjoro venis antaŭ 20, 30 jaroj en Chemnitz, tiom malriĉa, kiom la plej malriĉa inter ni. Li sukcesis kolekti etan kapitalon por fondi fabrikejon (tiam sufiĉis por tio ankoraŭ malgranda kapitalo). Fortuno helpis lin, tio estas: la akiris multe da mendoj. Tiujn mendojn li igis fari de laboristoj de li dungitaj, dum li ankaŭ mem faris sian parton de la laboro, parton ne pli grandan ol tiu de kiu ajn el liaj laboristoj — ĉar ĉiu scias, ke la kapabloj de sinjoro Zimmermann neniel leviĝas super la mezaĵo. En la komenco, s-ro Zimmermann uzis dekduon da laboristoj, poste centon, fine pli