Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ol mil. S-ro Zimmermann estas hodiaŭ milionulo. Ĉiuj liaj laboristoj restis senposedaj proletarioj.

Pro kio tiu diferenco? Nek la kvanto, nek la kvalito de la laboro de s-ro Zimmermann klarigas tiun diferencon. Li nek laboris pli bone nek pli multe ol siaj laboristoj. Kaj, tamen li iĝis milionulo; ĉar tiam ankaŭ la laboristoj, kiuj faris pokape almenaŭ tiom da laboro, kiom faris sinjoro Zimmermann, ĉiuj ja iĝus ankaŭ milionuloj. Tio ne okazis — nur Zimmermann riĉiĝis, kaj liaj laboristoj restis malriĉaj.

Jen, geamikoj, sin kaŝas la solvo de tiu enigmo. El la fruktoj de la komuna laboro S-ro Zimmermann ricevis pli ol li rajtis, kaj liaj laboristoj ricevis malpli ol ili rajtis.

La nuna grandproduktado neebligas al la unuopulo produktive labori individue; ĝi necesigas kunlaboradon de multaj; ĝi bezonas maŝinojn, komplikajn ilojn, kies kosto estas super la fortoj de ĉiuj, kiuj nur disponas je la fruktoj de propra laboro. Sekve, ĉiuj, kiuj ne havas kapitalon — kaj per propra laboro kapitalo ne estas akirebla — devas vendi sian laboron, al alia, kiu posedas la necesan kapitalon.

La prezo, pagata por tiu laboro, estas la salajro. Se tiu salajro estus la tuta valoro de la laboro liverita, tiam la entreprenanto, eĉ se li dungus mil laboristojn, ne riĉiĝus. Sed la salajro estas nur parto de la valoro kreita de la salajrato. La entreprenanto pagas malpli da salajro ol la laboro valoras. Alivorte: la salajro pagata ne estas en ekvilibro kun la valoro de la laboro — la laboristo kreas, krom la valoro al li pagata, plian valoron, kiu ne al li estas pagata. Tiu plia valoro (pli-valoro) konsistigas la nunan burĝaran kapitalon.

El tio ĉiu klare povas vidi: la tielnomata labordonanto ne estas la bonfaranto de la laboristo, sed la laboristo