Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas la bonfaranto de la labordonanto. Certe, nelibervola bonfaranto! Ĉar lia bonfarado igas lin proletario, la sklavo de tiu, kiun li riĉigas. Ĉu tio estas ordo? ĉu rajto? Nur tiu, kiu persone profitas per tiu sistemo, povas aprobi ĝin.

La salajrosistemo estas la fundamento de la nuna klasa regado, kaj de l’ malbono, kiu akompanas tiun regadon. Nuligi tiun salajrosistemon, tial, estas la ĉefa celo de l’ socialista movado. Al la laboranto la tuta valoro de lia laboro — jen nia celo. Ni do ne atakas la posedon — ni deziras, male, al ĉiu ebligi havi posedon. La laboranto — anstataŭ labori por la konto de alia persono, kiu ekspluatas kaj sklavigas lin, — laboros por propra konto, kaj kiel libera homo li ricevos la tutan valoron de sia laboro.

Tion ni volas atingi per organizo. Ĉar ni tute ne neas la profitojn de koncentrigita produktado. Ni scias, ke komuna laboro pliigas la rezulton de la laboro. Ni deziras konservi la profitojn de l’ nuna grandproduktado; ni volas ilin ankoraŭ grandege pliigi; sed ni volas dividi tiujn profitojn egale inter ĉiuj, ke ne lasi ilin la monopolo de kelkaj.

Ni volas nuligi la harmonion!

Malsaĝa mensogo. Ni volas starigi la harmonion. Ni volas transformi la nunan socion, kiu kaŭzas malharmonion, metante unu kontraŭ alia: subpremantoj kaj subprematoj, ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Nia harmonio estas la komuneco. Ne estos plu sinjoroj kaj servistoj, nur kolegoj, homoj, kun la samaj rajtoj kaj devoj.

Nur sur la bazo de egaleco, harmonio estas ebla. Nuntempe, la entreprenanto havas aliajn interesojn ol la laboristo. Tiuj interesoj estas rekte kontraŭaj. Tio kreas la plej akran malharmonion, anstataŭ harmonio. La nuna „harmonio” inter laboristoj kaj entreprenantoj estas