Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nenio ol elpensaĵo por infanoj kaj por laboristoj, kiuj ne ankoraŭ lernis pensadi.

Ni volas „ĉion partigi”!

Ni volas preni, por ĝin dividi inter ni, la havaĵon de l’ klaso posedanta! Nu, okazis jam ripete, ke la posedanta klaso estis en la potenco de la proletariaro, ke proletariaro do havis bonan okazon „partigi”, aŭ, malkaŝe dire, elrabi la posedantojn. Mi rememorigas al la Februaro-revolucio, al la Marto-ribelo en Vieno, Berlino ktp., al la Pariza komuno ktp.

Malgraŭ la multaj mensogoj, intence dissemitaj pri ni, tamen, estas fakto, ke neniam oni pli respektas la havaĵon de aliaj, ol dum tiaj krizoj. Unue: proletariaro scias distingi inter homoj kaj statoj; ĝi scias, ke la statoj ne ŝanĝas per simpla ŝanĝo de l’ posedo. Due: tempoj revoluciaj nobligas la korojn; ili ekflamigas la sanktan fajron de altsenta idealismo eĉ en plej malbonaj karakteroj. En tiaj tempoj okazas malpli da krimoj kiuj ajn, ol ordinare.

En Parizo la laboranta popolo respektis la posedon ĝis tiom, ke ili mortpafigis ŝtelantojn. Mi mem vidis, fine de februaro 1848, sur la Tuileries, jenajn vortojn, skribitajn per kreto: Les voleurs sont mis à mort (Ŝtelantoj estos punataj je morto.)

Tio rememorigas al mi interesigan komunikaĵon de Heinrich Heine, la fama germana poeto: „La burĝoj vidis la renverson de l’ Junitrono kun kvieta rezigno; sed, kiam ili eksciis, ke ŝtelistoj estis mortpafataj, tiam subite falis sur ilin lamiganta teruro — kaj la S-roj Rotschild kaj aliaj kapitalistoj kuregis for de Parizo, kie ili ne plu sentis sin ekster danĝero.”

Certe, la veraj partigantoj, la veraj ŝtelistoj, ne estas la laboristoj, ne la socialistoj, sed sinjoroj la kapitalistoj.