Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ankaŭ ĉi tiun riproĉon ni do reĵetas al niaj malamikoj.

Kiel la labordonantoj „partigas” kun siaj laboristoj, tion ni jam klarigis ĉi-supre.

Mallonge — ne ni volas partigi; ni estas, male, la plej ardaj kontraŭuloj de tiu „partigado”. Ni volas forigi la partigantojn, ĉiujn, kiuj deprenas al la laboristoj parton de la valoro de ilia laboro; ankaŭ tiujn, kiuj elsuĉas la popolon per impostoj. Nu, la socion, la laboron kaj la posedon ni volas ŝirmi de la svarmoj da akridoj, kiuj en la socio, en la borso, en la industrio, en la komerco, englutegas la fruktojn de la laboro de aliaj.

Kiel do imagas niaj kontraŭuloj la partigadon, kiun ili atribuas al ni? Ĉu ili kredas, ke la laboristoj estas tiom naivaj, ke ili kredas, ke ilia situacio boniĝus se la mono kaj ĉiuj bonoj estus egale partigitaj inter ili? Ĉiu laboristo scias, ke tia partigo neniel ŝanĝus la esencon de l’ socia; nur la sekvoj estus por iom da tempo forigitaj, sed la kaŭzoj ekzistadus, kaj naskus baldaŭ samajn rezultojn.

Tiaj sensencaĵoj ne venas al la kapo de iu socialisto. Socialismo rigardis socion kiel vivantan organismon, ne kiel konstruitan meĥanismon. Same kiel ĉiu animala kaj planta organismo, tiel ankaŭ socio konstante sanĝiĝas, ĝi elvolvas sin de malsupre supren, de unu ŝtupo al pli alta ŝtupo — nur kun tiu ĉi diferenco, ke la kolektiva organismo, kiun ni nomas: socio, estas memortigonta kaj nedetruebla, kaj el ĉiuj krizoj releviĝos kun rejuniĝintaj fortoj. Ni tial ne celadas al meĥanikaj ŝanĝoj, sed al organaj ŝanĝoj. La sistemo de salajrolaboro, sur kiu estas konstruita la nuna laboro, estos nuligata kaj anstataŭata de la sistemo de laboro komuna, kiu garantias al ĉiu la fruktojn de la propra laboro. Ni finigos la ekspluatadon de Laboro de la Kapitalo.

Eĉ ne necesos, elproprigi la privatajn bonojn; ĉar, la cirkonstancoj devigos la kapitalistojn, memvole por povi mem vivi prezenti al la komuneco tion, kion ili havas.