Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉar, rimarku bone, la laborantoj tute ne bezonas la kapitalistojn. Estas la laboro kiu produktas la kapitalon, kaj la kapitalo estas nenio sen la laboro.

Ekzemple: se okazus grandega subakvigo, en kiu pereus ĉiuj laboristoj, dum ĉiuj kapitalistoj sin povus savi kun siaj kapitaloj, fabrikejoj, maŝinoj, brilantaj palacoj kaj ĉiu lukso. Kio okazus tiam? La kapitalistoj devus mem labori, do tuj fariĝi laboristoj, aŭ ili pereus en la mezo de siaj trezoroj. Sed, se okazus la malo, se ĉiuj kapitalistoj pereus, kun ĉiuj siaj kapitaloj, dum la laboristoj sin povus savi, sen fabrikejoj, sen maŝinoj, sen kiuj ajn kapitaloj, nur kun sufiĉa da nutraĵoj ĝis la proksima rikolto. Kio okazus? La laboristoj simple forĝus ilojn, konstruus domojn, ili traplugus la teron, fosus minejojn, kaj post kelkaj jaroj la detruita kapitalo estus plene rekreita, la lastaj signoj de la katastrofo estus malaperintaj; sed la laboristoj vivus pli feliĉe ol antaŭe, ili havus la kapitalon sen klaso kapitalista. Ĉar mi estas certa, ke neniu restarigus malaperintan kapitalismon.

La supra ekzemplo sufiĉe klare montras, ke la laboristo ne bezonas la kapitaliston, dum la kapitalisto sen la laboristo ne povas ekzisti, ne kiel kapitalisto almenaŭ.

Anstataŭ voli partigi, ni volas neebligi al la kapitalistoj, ke ili „partigas” kun siaj laboristoj.

Ni estas la barbaroj de l’ nuna tempo.

Ni volas detrui civilizacion — la triumfo de socialismo estus la pereo de la civilizacio. Nu, partio, kies programo postulas devan, senkostan popolinstruadon, kaj, ĝenerale, senkostecon de ĉiuj institucioj de edukado, tiu partio ne estas trafata de tia riproĉo.

Certe, ni volas detrui tion, kion niaj kontraŭuloj nomas „civilizacio”. Ni volas detrui: sklavemecon, kaj subpremadon; ni volas neniigi: la semon de malamo kaj de mal-