Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

harmonio, semitan inter la homoj; ni volas forigi: nescion, la spiritan nokton, en kiun la grandega plejmulto de homaro estas puŝita. Via civilizacio, s-roj burĝoj, estas la malo de civilizacio; ĝi ja povas nur ekzistadi, tenante la popolon en nescio, fermate por ĝi la templon del’ vera civilizacio. Malfermi tiun templon por la popolo, tio estas nia celo. Sciencon, kiun vi monopolis por kelkaj elektitoj, kiuj interŝanĝe devas blinde submeti sin al vi, tiun sciencon ni volas fari je bono komuna de tuta homaro.

Kaj tio okazos per la sistemo de veraj popollernejoj — kiuj ne estos plu dresejoj, ne lernejoj, kie la minimumo da scio estas instruata — sed popollernejoj en plej ampleksa senco de l’ vorto, lernejoj por la popolo, kiuj donos al ĉiuj infanoj la maksimumon da scio; kiuj vekos en ĉiu infano ĉiun talenton aŭ kapablon.

Socialismo estas la danĝero kaj minaco por la civilizacio! Ĝi prezentos al ĉiu talento eblecon elvolvi sin… ĉu tio eble estas danĝero, minaco ktp.? La nuna socio ebligas nur al kelkaj, elvolvi siajn talentojn. La grandega plejmulto el la talentoj estas hodiaŭ tute sufokataj. Oni ofte miras, ke en kelkaj tempoj leviĝas tiom da eksterordinaraj homoj. Nu, tio okazas en tempoj, kiam al kaŝaj talentoj estas prezentata okazo elvolviĝi. Tio precipe okazas en tempoj revoluciaj, kiuj bezonas novajn fortojn por defendo de l’ novaj pensoj. En tiuj tempoj, tamen, ne estas pli da talentoj al ordinare, sed tiam la bezono al talentoj estas pli granda. La okazo ne nur faras ŝtelantojn, ĝi faras ankaŭ grandajn homojn. Granda homo estas ordinara homo, kiu trovis favorajn cirkonstancojn por grandiĝi. Do, la plej eble granda kvanto da civilizacio por ĉiuj — libera scienco, libera por ĉiuj. Certe, ni volas detrui vian civilizacion, ĉar ĝi devigas la sciencon vendi sin al la riĉuloj kaj al la potenculoj; ĉar ĝi bazas sur mal-