Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

justeco; ĉar ĝi estas tut-tute malmorala; ĉar ĝi signifas prostitucio de la scienco, de l’ tuta spirita vivo.

La defendantoj de l’ nuna socio de malpuraĵoj kaj de malpureco, ĵetas al ni ankaŭ ĉi tion riproĉon: ke ni volas neniigi la familion kaj enkonduki la komunan posedon de l’ virinoj kaj la liberan amon.

Nu, la liberan amon, certe, ni volas ĝin: ni, vere, volas liberigi la amon el la katenoj, kiujn la nuna socio almetis al ĝi. Sed, se niaj kontraŭuloj parolas pri komuna posedo de l’ virino, pri neniigo de l’ familio, tiam ili devas rigardi en spegulo. Ĉar ili ja kulpigas nin de siaj propraj pekoj. Anstataŭ celadi al iu komuna posedo de l’ virinoj, ni volas forigi la nun-ekzistantan komunan posedon de l’ virinoj. Anstataŭ neniigi la familion, — kiu hodiaŭ estas humiligita kaj al la granda amaso estas neatingebla idealo — ni volas nobligi la familion, ebligi la familian feliĉon al ĉiuj.

Kie do estas hodiaŭ la „sankteco de l’ familio”? pri kio niaj malamikoj bruadas? Ĉu ĝi estas trovebla ĉe tiuj centmiloj da publikulinoj, kiuj vagadas tra la stratoj de l’ urboj, por lui sian korpon al ĉiu viro, kiu prezentas monon?

En ĉiuj landoj, en kiuj ekzistas klasdiferencoj; ĉie, kie estas abismo inter riĉuloj kaj malriĉuloj; ĉie, kie ekspluatado de homoj per homoj estas regulo kaj kutimo, — estas la turmento de l’ prostitucio. Ĝi ja estas la neevitebla sekvo de l’ nunaj statoj, la natura komplemento de l’ burĝa edziĝo kaj necesa institucio de l’ hodiaŭa socio. Nia socio ja metas centmilojn da junaj virinoj antaŭ ĉi tiu elekto: eniri en mizeron aŭ vendi sin; kaj tiom longe kiom daŭros tio, tiom longe ankaŭ daŭros prostitucio. La prostitucio nur tiam malaperos, se al ĉiu homo