Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estos prezentata ebleco: vivi honeste. Kaj por tio estas necesa: revolucio de l’ nuna socia sistemo.

La plej besteca falulino meritas ankoraŭ nian kompaton, nian simpation. Ŝia historio estas socia dramo, afekcia al ĉiu, kiu havas en la brusto homan koron, kaj kiu povas legi en la homa koro. Malbona edukado, malbonaj ekzemploj, mizero, senhejmeco — jen la radikoj. Kiu kuraĝas ĵeti ŝtono sur la falulinon, sur la plendindan viktimon de nia hontinda socio? Prostitucio estas ja nenio ol komuna posedo de l’ virinoj — en la plej kruda, plej malpura formo. Kaj oni kulpigas nin, ke ni volus la komunan posedon de l’ virinoj! Se ni volus tion, tiam ni ne estus deklarintaj militon al la hodiaŭa socio.

Rigardu ni la hodiaŭan edziĝon. Ĉu la edziĝo ne estas malaltigita al prostitucio de kapitalismo? Ĉu ĝi baziĝas sur vera amo, sur libera inklino? Ĉu ĝi pleje ne estas spekulo, afero de negocio, anstataŭ libera ligaĵo de l’ koroj? Ĉu la virino ne plejfoje sin vendas al edzeco? Ĉu ŝi pleje ne estas aĉetata kiel komercaĵo? Ĉu en la altaj klasoj la edziĝoj pro amo ne rekte estas malpermesataj? Ĉu la reciproka posedaĵo ne akurate estas pesata?

Ĉu ne estas rigardate kiel malsaĝaĵo, edziĝi „sub sia stato”? Ĉu oni ne laŭdas la „lertecon” kaj „praktikecon” de malriĉaj gepatroj, kiuj instigas siajn filinojn, ke ili donu sin iumaniere al elvivinta, riĉa voluptemulo? Ĉu oni ne deklarus malsaĝa iun fabrikanton, kiu permesus al sia filino, esti la edzino de laboristo, se ili reciproke amus unu alian? Nu, ĉu ĉio ĉi ne estas prostitucio? Ĉu la virino hodiaŭ ne estas komercaĵo?

Jen ekzemplo: du kamparanoj sidas kune. La filo de la unu deziras la filinon de la alia por edzino. „Mia filo ricevos tiom da tero, tiom da bovoj, ĉevaloj, porkoj… kiom vi donos al via filino?” — „Mi ne povas doni pli ol tiom.” — „Tio estas tro malmulte; vi devas aldoni kel-