Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kajn bovojn kaj ĉevalojn.” — „Mi ne povas.” — „Bone, tiukaze ni lasu la aferon.”

Jen sceno el la vivo, kaj eĉ ne Juvenal povus elpensi pli akran satiron. Ni estas fieraj pri nia civilizacio, ni pretendas stari multe pli alte ol la sovaĝuloj, kaj, tamen, ĉe ni oni same kiel la sovaĝuloj fi-komercadas knabinojn por bovoj kaj porkoj!

Nia tuta socio baziĝas sur la humiligo de l’ homo, kiun ĝi transformas en komercaĵon. Ke la virino devas vendi sian korpon, tio estas nur parto de la sistemo, kiu devigas la laboriston vendi sian laboron, t. e.: sin mem, korpon kaj spiriton. Estas, tamen, diferenco ĉi tie. La laboro en si mem estas neevitebla neceseco; nur la cirkonstancoj ĝin igas esti honto kaj malfeliĉo por la laboristo. Sed tio, kion faras la prostituciulino, estas la lasta malsanktigo de l’ homa naturo. La amo — donacas sin, ne povas sin vendi. Vendite, ĉu per edziĝo, ĉu sen edziĝo, ĝi estas prostitucio!

Ĉiu geedziĝo, starigita de Mammon, tutegale ĉu la pastro ĝin benis, estas prostitucio. Ĉiu ligo de viro kun vitrino, bazita sur amo, tutegale ĉu neniu pastro ĝin benis, estas vera edzeco.

Kaj ankaŭ laborosklavinon faris kapitalismo de la virino; ankaŭ ŝin ĝi enfermas en la laboristbagnoj — la fabrikejoj. Ĉu per tio kapitalismo ne detruis la familion de l’ popolo? Kaj, tio ne estas ankoraŭ ĉio. Eĉ la infanojn trenas nesatigebla kapitalismo al sia homojn-manĝeganta altaro. Edzo, edzino, infanoj — ĉiuj estas salajrosklavoj. La hejmon kaj la familion kaj ĉion kapitalismo forrabas. Kaj tamen, en hipokrita indigno, la pia kapitalo sin frapas sur la brusto, por ke la ĉielo ŝirmu socion de l’ malbonaj socialistoj, kiuj volas nuligi la familion. O, vi hipokrituloj! La laboristo ne havas familion! Vi forrabis ĝin al li, kaj tiaj ke li deziras havi familion, por povi esti homo, tia! li estas socialisto.