Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Precize pro la neniigo de l’ familio, precize pro la humiligo de l’ virino, la nuna socio perdis la rajton je ekzistado, kondamnis sin mem ĝi je morto.

La virino, kun sia pli delikata sento, konscias pli akre sian humiligon ol la viro. Pri tio la senlima entuziasmo de multaj virinoj por socialismo; pro tio la arda partpreno de virinoj al ĉiuj revolucioj. Dum la heroa batalo de l’ komuno, junaj patrinoj, kun infanoj je la mamo, kontraŭstaris la kuglojn, kaj kuraĝigis la virojn al persisto; junulinoj ekprenis la standardon, falantan el la manoj de mortanta batalanto, kaj portis ĝin, mortmalestime, kontraŭ la malakimo, ĝis ili falis, traboritaj de l’ kugloj de la ordo-banditoj. Centoj da kaptitaj virinoj kaj knabinoj, kvankam morte vunditaj, ripetis senfine la krion: Vivu la komuno! kaj ĵetis el siaj rompiĝantaj okuloj ankoraŭ malestimon al la sovaĝaj triumfantoj.

„Fiindaj petrolinoj! Mal puraj prostituciulinoj! Abomenaj elvomaĵoj!” blekas en ĥoro la reakcia burĝara gazetaro.

Fiindaj petrolinoj? Malestiminda ofendo, burĝara mensogo, elpensata de priponoj, kredita nur de malsaĝuloj, refutita eĉ de honestaj kontraŭuloj!

Malpuraj prostituciulinoj? Sendube, inter tiuj heroinoj estis kelkaj kvankam treege malmultaj prostituciulinoj. Sed, ĉu estis la komuno, kiu ilin pelis en prostitucion? Ne sinjoroj burĝoj, tion faris via socio, estas via plej bona el la eblaj mondoj, kiu pelas la virinon en la honton. La komuno, male, ebligis al ili leviĝi el la koto, purigi sin de la malpuraĵo de via socio. Kaj vi miras, ke fajra entuziasmo por la Komuno, kaj sovaĝa demona malamo al la malnova socio — la socio de l’ prostitucio — pelis ilin en la batalon? Vi miras pri tio, ke ili — duone anĝeloj, duone furioj — provis kvitigi sian vivon de honto per morto por sankta afero?

Ah, la „eterna virineco” estas eksaltinta en tiuj profa-