Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nitaj virinoj, kiel piedfrapata serpento, kaj ĝi metis, mortante, la dentojn en vian socion. Vi nomas vin kristanoj, sed ĉu vi forgesis, ke via Jesuo hontigis la hipokritulojn, kiuj volis ŝtonmortigi la adultan virinon? Kaj vi kuraĝas insulti ilin ĝis en la tombo, tiujn viktimojn de via socio, tiujn martirinojn por nova idealo, kiu montras al la sklavo la finon de lia sklaveco, al la virino la finon de ŝia prostitucio!

Vi, geamikoj, komprenis, ke la virina problemo ne estas aparta problemo, sed parto de la ĝenerala socia problemo. La virino estas la necesa kompletigo de l’ viro. Sen la virino la viro ne povas esti homo; sen la helpo de virino la viro ne povas efektivigi homan idealon. La virinoj, ili pleje sentas la mizeron de l’ nuna socia, ili do ankaŭ pleje sentos la feliĉon de l’ socia liberigo. Estas tial la devo de ĉiu virino, de ĉiu fraŭlino instigi la edzon, la fianĉon al partpreno en nia movado; kaj de ĉiu patrino, konigi al siaj infanoj la evangelion de libereco kaj de egaleco, por ke leviĝu nova generacio, kiu, en fiera konscio de sia homa indeco, ne toleros, ke ankoraŭ ekzistas sinjoroj kaj servistoj sur la tero.

Mi do pruvis, ke ĉiujn riproĉojn ni povas reĵeti al niaj malamikoj. Ne kontraŭ, sed por la posedo, ni bataladas; ne kontraŭ, sed por la familio; ne kontraŭ, sed por la civilizacio; ne kontraŭ, sed por la ordo; ne kontraŭ, sed por la harmonio.

La laborista movado estas civiliza movado, ne kreita de iu hazardo nek de ies kaprico, sed naskiĝinta pro kaŭzoj naturaj. Mi pruvis, ke nur nescio kaj malsaĝo povas dubi pri la justeco de l’ socialista movado; kaj ke ĉiu provo haltigi tiun movadon estas tiom sensenca, tiom senespera, kiel la provo de bovo, kiu volus haltigi kuregantan lokomotivon. Same kiel la lokomotivo frakas