Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ante tondrus trans la sensencan malamikon, same tiel iros la laborista movado trans ĉiujn barojn, rekte al la celo.

Niajn malamikojn ni povas klasifiki en du partioj — en malamikoj pro nescio kaj en malamikoj pro malbona volo. Al la unuaj mi diras: ekkonu nian movadon; vi ĉesos ĝin timi, tuj se vi ĝin konos. La ruĝa fantomo, kiu timigas vin, estas, kiel ĉiuj fantomoj, produktaĵo de nescio; ĝi malaperos por la esploranta rigardo de l’ intelekto.

Kaj vi, kiuj bataladas kontraŭ ni pro malbona volo; vi, kiuj scias, ke ni estas pravaj; vi, kiuj kontraŭstaras nin nur pro egoismo — pripensu, ke miopa egoismo estas via gvidanto. La nuna socio prezentas al vi grandajn profitojn: sed ne ekzistas kiu ajn potenco, kiu povas savi viajn privilegiojn. Via regno proksimiĝas al fino. Vi devas fali. Sed, vi povas mildigi vian falon: vi povos eviti katastrofojn. Batali kontraŭ ni, tio povas havi nur unu efikon: ĝi pliakrigos la naskodolorojn, kaj ĝi, eble, plirapidigos la naskiĝon.

Vi nur povas perdi, se per perfortaj malhelpaĵoj vi altrudas al la krizo perfortan karakteron. Eviti katastrofojn, tio estos en la intereso de ĉiuj, de vi kaj de ni. Estas en la intereso de ĉiuj, ke estos konstruata ponto trans kiun ni povas iri de l’ mondo malnova al la nova. Nur per serio da kompromisoj la socia movado povos pace solviĝi. Vi burĝaro, kiu disponas je armeo, je la kapitalo, je la gazetaro, je ĉiuj materiaj kaj ĉiuj spiritaj potenciloj — estas en via povo meti la solvon de l’ socia problemo sur la vojon de kompromisoj kaj reformoj. Necesas nur ke vi volas. Por voli, vi antaŭe devas kompreni, ke la nuna situacio baziĝas sur maljusteco, kaj estas netolerebla. Tial al niaj honestaj kontraŭuloj mi ripetas: Studadu la socian problemon! Kompreni la socian problemon estas ĝin solvi. Se ĝi estas