Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malĝuste komprenata, tiam ĝi devas kaŭzi la plej terurajn politikajn kaj sociajn tertremojn.

La socia problemo estas la Sfinkso, kiu mortigas tiujn, kiuj ne scias solvi ĝian enigmon; sed kiu mortigas sin mem, tuj se la enigmo estos solvita. La enigmo de l’ Sfinkso estis: la homo. La enigmo de l’ socia problemo estas ankaŭ: la homo. Kaj la mondo ne trankviliĝos antaŭ ol tiu enigmo, la homo, estos solvita. Ĝis tiu solvo la sfinkso de l’ socia problemo daŭrigos montri al socio sian minacantan vizaĝon; ĝi daŭrigos ĵeti socion de unu teruro en alian, de unu sangverŝo en alian.

Du mondoj staras unu kontraŭ alia: la malnova kaj la nova, la mortanta mondo de l’ nuna socio, kaj la ideala mondo de estonteco. Inter la du mondoj faŭkas larĝa, profunda abismo. La nuna socio blinde kuregas al tiu abismo; sovaĝa teruro ekkaptis ĝin; ĝi similas aron da bubaloj, kiuj, por kuri for de brulanta herbejo, galopas antaŭen kun fermitaj okuloj, frenezaj pro teruro, ne atente la larĝan abismon, kiu malfermiĝas antaŭ ili. Transsalti ĝin — neeble; ankoraŭ kelkpaŝoj, kaj ili eĉ ne povos reiri; la plejantaŭaj jam malaperis — nur post pleniĝo de l’ abismo per kadavroj la lastaj povos atingi la kontraŭan flankon.

Ĉu la abismo inter la mondoj nova kaj malnova pleniĝos per kadavroj? Ĉu oni ne konstruos ponton, trans kiun ni povos eniri en la novan mondon? Niaj kontraŭuloj povas tion fari, kaj se ili ĝin faros, tiam ili faros grandegan servon al tuta homaro.

Mi finos. Kion ni devas fari, tion ni vidas klare antaŭ ni. Ni vidas la vojon, ni vidas nian devon. Oni penos allogi nin de tiu vojo, aŭ forpuŝi nin de ĝi. En Parizo, tamen, kaj multloke, socialismo pruvis, ke ĝi scias morti por sia principo. Nia afero estas la afero de homaro, de homeco. De niaj kontraŭuloj dependas, ĉu ni atingos nian celon pace aŭ per sanga luktado. Kia ajn estos la