Paĝo:Liebknecht - Por ataki kaj por defendi, 1913, Nutters.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

decido, ni ĝin akceptos, ne konante personan malamo(nelegebla teksto). Ĉar ni batalas ankaŭ por niaj malamikoj; ankaŭ por ili estas nia liberiga laboro, ankaŭ ili bezonas liberigon.

Kaj al vi, geamikoj, mi konsilas jenon: Laboradu en viaj societoj, trankvile, ne interrompante ĝin. Ne lamiĝu via agado, dissemu niajn ideojn — kaj se iam falos sur vi senkuraĝo, malespero, tiam stariĝo laŭ la ekzemplo de l’ nobla Jacoby, kiu neniam ŝanceliĝis, eĉ ne tiam, se ĉio cirkaŭ li ŝanceliĝis, kaj memoru ĉiam lian vorton: „La fondo de plej eta laborista societo estos por estonta historiisto pli grava ol la batalo de Sadowa”.