Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1895.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La privataj leteroj, skribitaj en la lingvo Esperanto, kaj ankaŭ la literaturo de tiu ĉi lingvo montras, ke malgraŭ la ekstrema facileco de la lingvo, ekzistas kelkaj punktoj, kiuj tute ne estas facilaj. Ekzemple la senerara uzado de la prepozicioj kaj la vortoformado, t. e. uzado de la prefiksoj kaj sufiksoj, estas por multaj nefacila. Kompreneble ĝi neniel estas manko de la lingvo Esperanto, sed dependas de tio, ke en la lingvoj naciaj regas ne logiko, sed tradicioj, moroj, sanktigitaj de la tempo. Kia ajn estas la kaŭzo, oni devas helpi al tiuj, kiuj ne komprenas logike uzadi la prepoziciojn, sufiksojn kaj prefiksojn, kaj bone klarigi la signifon de tiuj ĉi vortoj. Tion ĉi lastan oni devas fari ne sole teorie, sed ankaŭ praktike, uzante la lingvon en la plej diversaj modelaj de parolo, kaj fine ellabori bonan kaj detalan gramatikon de la lingvo Esperanto en la lingvo Esperanto. Ni invitas la amikojn de la lingvo Esperanto partopreni en tiu ĉi laboro, kaj kolektadi materialojn por tia gramatiko.

La dua kaj, eble, pli grava punkto, postulanta grandan laboron, estas la manko de specialaj sciencaj kaj teĥnikaj vortaroj en la lingvo Esperanto. Ĉiu konsentos, ke lingvon internacian pleje bezonas scienculoj, teĥnikistoj, komercantoj kaj vojaĝantoj (precipe maristoj), ĉar ili pli ofte devas komunikiĝadi kun la homoj de aliaj nacioj. Sed lingvon sciencan, medicinan, teĥnikan, komercan ni ĝis nun bedaŭrinde ne havas. Ni prilaborados tiujn ĉi dialektojn, se niajn amikoj volos nin helpadi, kaj tiamaniere ni fine havos lingvon tute taŭgan kaj oportunan por la plej diversaj celoj (nelegebla teksto), por bela gracia versaĵo poeta kaj por la kalkulo de ia komercanto. Nun ni ja nur havas la lingvon literaturan.

La leganto vidas, ke ni tute ne deziras reformadi la lingvon, kiu estas jam bone elprovita kaj montriĝis taŭga ne sole por la skribaj, sed ankaŭ por la buŝaj interkomunikiĝoj. Eble oni povas plibonigi la lingvon Esperanto, sed ni ĝin ne faros: ni havas por tio nek rajton, nek sufiĉan kompetentecon, nek bezonon, ĉar ĉiuj reformoj, kiujn oni povus fari en nia lingvo, estus nur oportunaj, sed ne necesaj. Ni prilaborados kaj riĉigados nur tion, kion ni jam havas, estante konvinkitaj, ke ĉiujn oportunajn reformojn povos fari iam la tutmonda kongreso, aŭ internacia societo de homoj, sufiĉe spertaj por tia laboro. Ni estas ankaŭ konvinkitaj, ke tiaj reformoj ne povas esti grandaj kaj gravaj: ili koncernos ne la fundamentojn de la konstruaĵo, sed nur ĝiajn detalojn.

Por ke nia laboro havu signifon kaj sukceson, niagazeto devas fariĝi centra organo kaj ligilo de multaj amikoj de nia lingvo. Ĉia laboro progresas pli rapide, kiam unu laboranta scias, kion faras la aliaj, kiam unu helpas kaj unu al la alia per laboroj kaj konsiloj. Se niaj esperoj ne estas vanaj, se ni ne trompas nin, tiam nia gazeto baldaŭ ligos la ĉie disĵetitajn amikojn de la bela lingvo Esperanto en unu grandan laborantan familion.

En la decembra numero de la jaro 1896 ni presos detalan monan kalkulon pri la gazeto, kaj la tuta profito, (nelegebla teksto) se, kompreneble, ni ian havos. (nelegebla teksto) estos uzita por nia afero, ekz. por pligrandigo de la gazeto, por eldonado de iaj gravaj verkoj en Esperanto, por anoncado pri nia lingvo aŭ en alia maniero.

La redakcio.