Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1895.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ĥroniko.

En pasinta somero la estro de la Upsala Klubo Esperantista, V. Langlet, kaj lia amiko E. Etzel faris grandan kaj tre interesantan vojaĝon tra Rusujo, Turkujo, Rumanujo, Austro-Hungarujo kaj Germanujo. La vojaĝo donis tiel bonajn rezultatojn por nia lingvo, ke ni varmege rekomendas al la amikoj de nia afero tiun ĉi novan manieron por propagandado de la lingvo. Krom tio la vojaĝo pruvis praktike, ke nia lingvo tute taŭgas por buŝaj interkomunikiĝoj de la diversnacianoj, ĉar en daŭro de la vojaĝo s-roj Langlet kaj Etzel tute libere parolis kun la rusoj sole en la lingvo Esperanto pri la plej diversaj objektoj. Precipe rimarkinda estas la fakto, ke s-ro Etzel ellernis la lingvon en daŭro de la vojaĝo mem, t. e. en daŭro de kelkaj tagoj, kaj poste uzadis ĝin kun plena sukceso. Pli malsupre la legantoj trovos la propran artikolon de s-ro Langlet pri lia vojaĝo, pri kiu parolis preskaŭ ĉiuj rusaj kaj multaj aliaj gazetoj.

El unu letero, adresita de s-ro E. d’Eyssautier (123, rue de Grenelle, Paris) al s-ro R. Lemaire (7 Place Lasson, Épernay, Marne), ni elprenas la sekvantan parton. Ĝi, kiel la vojaĝo de s-roj Langlet kaj Etzel, respondas praktike kaj pruve al unu el la plej ofte renkontataj atakoj kontrău lingvo internacia entute kaj aparte kontraŭ Esperanto.

“Ĵus okazis al mi io sufiĉe miriga. Hieraŭ sin prezentas ĉe mi junulo, kiu petas permeson min viziti. Mi venas, kaj mia vizitanto tuj alparolas min en Esperanto. Li estas juna ruso, al kiu unu amiko donis mian adreson, kaj kiu venis Parizon por profiti el sia talento en fotografio. Li ne scias eĉ unu francan vorton, mi ne konas eĉ unu rusan esprimon. Sed ni havas nian karan lingvon internacian, en kiu ni povis interparoladi en daŭro de longa horo, ne renkontante malfacilaĵon kaj eĉ ne rimarkante diferencon en nia maniero elparoladi ĝin. Tamen ni ĝin ellernis sen instruanto, nur per helpo de libreto, en interspaco de preskaŭ tri miloj da kilometroj. Kuraĝu de post tio ĉi malbone paroli kontraŭ Esperanto!“

La gazeto “L’Étranger, revue internationale“ konsentas presadi artikolojn en la lingvo Esperanto kun la traduko en la lingvon francan. “L’Étranger“ estas eldonata en la lingvo angla, germana, franca kaj — de nun — en Esperanto ankaŭ. Krom tio la gazeto donados ĉiumonate malgrandan raporton pri la sukcesoj de ni afero: tiamaniere “L’Étranger“ prezentas kvazaŭ nian duan gazeton, tute rekomendindan al niaj amikoj. La redakcia komitato de “L’Étranger“ konsistas el plej eminentaj homoj en Francujo kaj alilando: Leroy-Beaulieu, Larroumet, Lavisse, Francisque Sarcey, Mézières, Max Müller, Ernst Groth, (Leipzig) Kuno Fischer (Heidelbelg), Scheffler (Dresden). “L’Étranger“ estas la unua nacia gazeto, kiu konsentas presadi regule artikolojn, skribitajn en Esperanto, akompanante ilin per franca traduko kaj gramatikaj rimarkoj. Tio ĉi sendube alportos grandegan utilon al nia afero, se la amikoj de Esperanto ekuzos bone tiun