ĉiam divastiĝas, kvankam, eble, ne tiel rapide, kiel ni volas. Kun helpo de “la lastaj volapükanoj“ ni povus progresigi ĝin pli rapide.
Oni memoru, ke ĉiuj atakantaj nian lingvon nenion kontraŭ ĝi mem havas kaj eĉ ne povas havi, ĉar ili ordinare ĝin tute ne konas. Ĉiuj plej gravaj rediroj neniel, koncernas nian lingvon: oni rediras kontraŭ la ideo de lingvo tutmonda (ne sciante, ke nia lingvo ne estas tutmonda, sed internacia), oni batalas kontraŭ lingvo arta (ne sciante, ke nia lingvo ne estas arta, ĉar ĝi havas naturan vortaron kaj eĉ naturan gramatikon), oni diras, ke neniam lingvo rata povos esprimadi ĉion, kion esprimas lingvo nature elkreskinta kaj ke neniam homoj de diversaj nacioj libere interkomunikiĝados per helpo de tiu ĉi arta konstruaĵo (ne sciante, ke la faktoj tute neniigas tiun ĉi opinion). Unuvorte — ni tute ne bezonas kaj neniam bezonis defendadi antaŭ la publiko nian lingvon, la lingvon Esperanto, sed nur la ideon de simila lingvo. Kio okazas ordinare, se vi provas paroli antaŭ iu pri Esperanto? Aŭ oni tute ne aŭskultas vin, aŭ oni simple mokas vin, aŭ, elaŭskultinte vin, oni rimarkas: “jes, via lingvo estas sendube facile kaj belsona, sed ĝi ja estas arta kaj lingvo arta neniam fariĝos vivanta, neniam la mondo akceptos ĝin“, — aŭ, fine, oni fariĝas esperantano. Tio ĉi lasta estas vere la plej malofta. Kiam ni pruvos al la mondo, ke nia lingvo efektive estas kapabla plenumi la rolon de lingvo internacia, — kaj pruvos ĝin ne per vortoj, sed per faktoj, tiam ni ne bezonas defendadi la ideon, ĉar ne ekzistas homo prudenta, kiu serioze dirus, ke lingvo internacia ne estas utila.
Tial, se la volapükistoj estus efektivaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, ili ne povus agi alie, ol kunigi siajn fortojn kun la niaj por kune defendadi kaj klarigadi la ideon.
Sed la volapükanoj videble opinias alie. Kiam ili konvinkiĝis, ke Volapük malaperas kaj ne revenos, ili nature konkludis, ke oni devas akiri por si lingvon alian, kaj anstataŭ aliĝi al nia lingvo, ili decidis krei novan lingvon, rigardante ĉiujn ekzistantajn sistemojn kiel projektojn, kiel materialon por lingvo, kiun ili kreos. La nova lingvo devas esti, laŭ ilia opinio, multe pli perfekta, ol Esperanto. Ĝin ĉiu komprenados sen ia vortaro, ĉar ĝi estos tute internacia, enhavos nur vortojn internaciajn, kompreneblajn por ĉiu klerulo.
Oni vidas, ke la intencoj de la volapükistoj estas tre bonaj, kaj se la rezultatoj de ilia laboro estus tiom same bonaj, (nelegebla teksto) nia lingvo sin trovus ne danĝera situacio.
Sed videble ni atendados tre longe la rezultatojn…
Pri nova lingvo la volapükistoj parolas en du lokoj: en Peterburgo, kie sin trovas la ĉefaj anoj de la “Akademio de lingvo tutmonda“ (Kadem Bevünetik Volapüka), kaj en Hannover, kie oni intencas eldonadi novan gazeton dediĉitan al la lingvo internacia.
Eble ne ĉiuj el niaj legantoj scias, kion prezentas tiu “Kadem Bevünetik Volapüka“. Tial ni diros kelkajn vortojn pria ĝia deveno kaj nuna stato.
En la jaro 1887 en München havis lokon granda kongreso de volapükistoj. La kongreso difinis elekti kelkajn filologie instruitajn volapükistojn kaj fondi akademion, kiu ellaboros “lingvo tutmondan“, ĉar Volapük estas tre malfacila, nekomprenebla, ne radike internacia. La aŭtoro mem de Volapük, s-ro Schleyer, komence konsentis tiun ĉi difinon, sed post kelka tempo publikigis, ke li ne aprobas la novekreitan akademion, detruas ĝin kaj fondas tute alian sur tute aliaj princoj. Tiam inter volapükistoj fariĝis grandega disiĝo: multaj estintaj volapükanoj transiris al la ĵus aperinta Esperanto,