Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1895.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kelkaj forlasis tute lingvon internacian, perdinte kredon je ĝia sorto, kelkaj publikigis siajn proprajn projektojn de lingvo internacia, la akademio de Schleyer komencis ekzistadi tute aparte de la “Akademio de lingvo tutmonda“ (Kadem Bevünetik Volapüka).

En la nuna tempo tiu ĉi “Kadem“ konsistas el 20—25 personoj, loĝantaj en diversaj partoj de l’mondo. La akamediestro (Dilekel) estas s-ro Rosenberger en Peterburgo, la kasisto — s-ro Oskar Serk, ankaŭ en Peterburgo. La peterburgaj akademianoj (tre malmultaj, ŝajne kvar) estas la solaj, kiuj efektive laboras, kreante la novan lingvon. Nun ili estas okupitaj de la prilaborado de internacia vortaro. Por tiu ĉi celo ili serĉas en la vortaroj naciaj radikojn internaciajn, poste presas la trovitajn radikojn kun rimarko, en kiaj lingvoj ekzistas tiu aŭ alia radiko[1] kaj dissendas la presitaĵon al la aliaj akademianoj, kiuj aŭ aprobas la elektitajn de la peterburganoj radiojn, aŭ ne aprobas ilin. Tiam la peterburgaj akademianoj presas la aprobitajn radikojn kune kun la nova porcio da radikoj proponitaj. La laboro daŭras jam preskaŭ tri jaroj, kaj nur en la lastaj cirkuleroj de la “Kadem“ ni trovas projekton de gramatiko, proponitan de s-ro Rosenberger.

Oni povus esperi, ke en tiuj ĉi tri jaroj la filologie instruita “Kadem“ efektive faris multon kaj kreis veran internacian vortaron, kiu povas esti utila eĉ por Esperanto, ĉar ĉiuj vortoj internaciaj ja povas kaj devas esti uzataj en Esperanto. Oni scias, ke ekzistas tre multaj vortoj internaciaj, kaj se oni kolektus tiajn vortojn en unu vortaron, montrinte apud ĉiu vorto, en kiaj lingvoj ĝi estas uzata. (nelegebla teksto) tiu ĉi laboro havus signifon por ĉiuj amikoj de lingvo internacia. Ni vidu, kion faris la “Kadem“.

En la kvin cirkuleroj, kie estas presitaj la radikoj, aprobitaj de la akademio, sin trovas nur 370 radikoj internacioj… Por la tri jaroj de laboro ĝi ne estas tre multe; ni diros eĉ pli — ĝi estas tre malmulte…

Ĉar la vortaro de la lingvo Esperanto konsistas el vortoj internaciaj

  1. El la cirkuleroj de la “Kadem“ oni vidas, ke la “Kadem“ turnas atenton sole al la lingvoj angla, germana, franca, hispana, itala, rusa kaj latina.