Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1900.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PRI LA VERBIGADO EN ESPERANTO.
(Dua respondo al S-ro Kofman.)

Certe la punkto de la verbigado de l’ adjektivoj ne tuŝas aferon esencan en Esperanto, sed el ĝi povas eliri pli malpli da logikeco, klareco kaj komprenebleco en la lingvo. Pro tio ĝi havas, laŭ mia opinio, grandan gravecon en la praktika uzado Esperanto. La fakto frapis tre forte min kaj aliajn, kiam, la unuan fojon, S-ro Kofman elmontris sian proponon en la 12a numero de Lingvo Internacia 1896. Pro tia verbigo kelkaj frazoj el la donitaj ekzemploj estis apenaŭ nekompreneblaj al mi mem, sen ia trograndigo. Tial mi tuj skribis longan leteron al S-ro Gernet, tiam redaktoro de tiu ĵurnalo; ĉar mi pensis ke aliaj povus, kiel mi, ne kompreni bone kaj klare similajn frazojn; tiom pli ke nenie en niaj lernolibroj — tion ĉi S-ro Kofman mem konfesas — estas dirate ke i, as, is k. t. p. signifas esti, estas, estis, kaj ke doktoro Zamenhof, en la tiel multaj tekstoj produktitaj de li, ne praktikas tian verbigadon. Sed la letero, pro kaŭzoj sendependaj de iu, ne estis publikigita.

Cetere, la motivoj, kiujn mi prezentis tiam, estis pli malpli la samaj, kiel en mia artikolo de aŭgusto lasta (vidu la 8-an numeron de Lingvo Internacia 1900).

La legantoj volu kompari la diritan artikolon kun tio, kion diris S-ro Kofman en la 6—7 kaj en la 10—11 numeroj de l’ sama gazeto. Per la komparado de niaj motivoj ĉiu povos facile vidi, kie troviĝas la vero. Cetere, se mi tute aŭ eĉ parte eraris, mi akceptos kun plezuro la juĝon de doktoro Zamenhof, kaj estos la unua por proklami, ke mi trompiĝis. Sed tio ĉi tre surprizus min, ĉar mi inspiris min per la modeloj, kiujn li mem donis.

Nun ni faru amike kelkajn rimarketojn.

Mi skribis »Unue mi rimarkigos, ke S-ro Kofman, certe senintence, falsas iom, kion mi diris k. t. p.« La vorteco iom, kiu troviĝas en mia frazo, havas sian gravecon. Mia konstato celis ne la nombron de l’ adjektivoj cititaj, sed precize tiun ĉi parton de l’ frazo de S-ro Kofman „kaj tiuj ĉi verboj (kuraĝi, avidi k. t. p.) signifas, laŭ la konfeso de l’ aŭtoro, »esti kuraĝa«, »esti avida« k. t. p. Efektive, mi rimarkigos, ke mi ne diris, ke »kuraĝi«, »avidi«, »egali«, »avari«, »furiozi« signifas »esti kuraĝa«, »esti avida«, »esti egala«, »esti avara«, »esti furioza«: sed mi iom pli bone, kvankam ne ankoraŭ sufiĉe precize, montris ilian signifon, dirante »kuraĝi« havi la kuraĝon fari tion ĉi aŭ tion; »avidi« esti avida 'je (ekj.: avidi gloron); »avari« esti avara pridoni ion avare (ekz.: ne avaru vian penon); »furiozi« esti en la stato de furiozeco. La franca linio respondanta klarigas ankoraŭ pli multe mian penson kaj sinjoro Kofman posedas tro bone la lingvon francan por nescii, ke estas granda diferenco inter »être avare«, »être avide« kaj la esprimoj »être avare de«, »être avide de«. Sendube la vorto esti troviĝas en la traduko, sed ĉiu facile komprenas, precipe per la ekzemploj aldonitaj, ke tiu ĉi verbo donas klarigon, sed ne estas citita kiel plene ĝusta traduko de l’ verboj avari avidi k. t. p. Mi do povis tre ĝuste pretendi ne ke S-ro Kofman falsis mian penson, sed ke li certe senintence falsis iom, kion mi diris.

Nun la leganto vidos pli bone ke, en mia artikolo de aŭgusto, kritikita de S-ro Kofman en la »Lingvo Internacia« de oktobro--