Paĝo:Lingvo Internacia - Decembro 1900.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

novembro, mi ne ŝanĝis mian opinion. Mi nur fariĝis pli preciza.

La diversaj klarigoj kiujn mi donis en ĝi pri la vortoj rapidi, perfidi, malkviete, lumi, ruzi, kuraĝi, avidi, egali, avari, ŝajnas al mi esti ĝustaj, 1e ĉar ili estas tute konformaj je la sencoj de l’ verboj rusaj al kiuj ili respondas en la plena vortaro rusa-internacia; 2e ĉar ili estas konformaj je la modeloj, kiujn al ni donis doktoro Zamenhof en l’ »Esperantisto« kaj en ĉiuj siaj verkoj.

Kiam mi skribis por Francoj speciale la artikolon de l’ Espérantiste celitan de S-ro Kofman, mi nur intencis doni la adjektivojn esperantajn, el kiuj per i, as k. t. p. oni ordinare faras verbojn. Tiam mi ne precize kaj tiel funde esploris la nunan demandon kiel en mia respondo al S-ro Kofman. Sed por tiu ĉi respondo, serĉinte en la Vortaro rusa-internacia ĉiun verbon cititan, mi severe precizigis la sencon, kiel la leganto povos konstati sur la paĝoj 102 kaj 103 de Lingvo Internacia (1900); mi diris ekzemple ke avidi signifas convoiter (france), ke egali signifas s’égaler k. t. p. Tio ĉi klarigas kion S-ro Kofman nomas »mia nova opinio«.

Se mi ne estis sufiĉe preciza en la artikolo de l’Espérantiste, ŝajnas al mi ke mi sufiĉe korektis la aferon en mia respondo, ĉar tiam mi fundamente esploris punkton, kiun mi nur tuŝetis en l’Espérantiste. Cetere, eĉ se mi konsentus, ke mi, en la respondo, esprimis novan opinion, tiu ĉi nova opinio estas fondita sur la serĉado preciza de ĉiuj adjektivoj verbigitaj en la vortaro rusa-internacia; kaj el tiu serĉado rezultis por mi la certiĝo ke doktoro Zamenhof ne donis al i, as k. t. p. la signifon esti, estas k. t. p. Neniam ankaŭ mi vidis lin, nek en prozo, nek en poezio uzantan, sen ia radiko, i, as, is, anta k. t. p.

Pri la vorto »sani« mi tekste diris: „la formo duvorta »esti malsana« tradukas verbon rusan, kiu esprimas unuvorte la saman ideon. Sed precize, ĉu tiu