Paĝo:Lingvo Internacia - Februaro 1896.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kredas, kaj mi scias, ke vi estas jam plenaĝa. Estu do benita de hodiaŭ ĝis sterne! Iru feliĉe en la vojon, kiun vi elektis. Ĉirkaŭiru la tutan teran globon, kaj serĉu la benitan landon de l’ Espero! Kaj memoru ankoraŭ mian sekvantan konsilon: nenie forgesu kaj neniam ŝanĝu vian karan nomon! Ĉie, kie vi vin trovos, diru al ĉiu, ke via nomo estas Esperanto kaj ke vi serĉas en la tuta mondo vian karan patrujon, la belan landon de l’ Espero. Tiam ĉiu, ekaŭdinte vian nomon, montros al vi la vojon, kondukantan al via dezirata lando, al la bela lando de l’ Espero.“

Pasis nur kelkaj monatoj, kaj por la nova jaro 1896 la infano Esperanto alsendis al mi sian unuan leteron… Ĝi estas jam en Svedujo, kie ĝi fondis gazeton, tute nedependantan de ĝia patro…

“Bonan vojon, plenan sukceson!“ — ni salutas la infanon kaj kune ankaŭ ĝian patron.

Ben-David.


Defalinta folio[1]

De trunketo disigita,
Vi malgaja, sekigita
Kien iras, folieto?
“Vento kverkon ruinadis,
Kiu min sur si tenadis;
Tiam, tute fordonanta
Min al vento forfluganta
Mi trakuras en momento
Valon, monton, kun la vento;
Kaj en tiu ĉi movado
Mi vojaĝos sen timado
Kun folio de la rozo,
Kaj folio de la laŭro
En la tuta vivodaŭro!“

Trad. Costa e Almeida.


Granda spaco.
(El W. Wackernagel.)

Spacon havas mi sen limo
Por konstruoj en aer’,
Por amego en animo
Kaj por tombo en la ter’.

A. Kofman.


Novaĵoj.

Ĉar, pro kaŭzoj konataj al niaj legantoj, la konkurso, proponita en № 62 de la gazeto “Esperantisto“, ne povis efektiviĝi, tial s-ro Zamenhof proponis per cirkulero al ĉiuj membroj de la konkursa komitato, ke oni permesu al li uzi la konkursan monon por eldono de unu tre grava propaganda broŝureto en kelkaj plej gravaj lingvoj. La membroj de la komitato donis la

sekvantajn voĉojn: s-roj Almeida, de Beaufront, Borovko, Geoghegan, Gernet,

  1. Tiu ĉi versaĵo estis originale verkita de la franca poeto Arnault kaj portas la titolon “La feuille“. En lingvon portugalan ĝi estis tradukita sub la titolo “Folha cahida“ de la glora portugala lirika poeto Joano de Deus, kiu mortis antaŭ unu monato kaj kiu en la pasinta jaro, en la tago de sia jarfesto, ricevis multajn salutojn el ĉiuj klasoj de la popolo portugala.
    Tradukinto.