Paĝo:Lingvo Internacia - Januaro 1896.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Ĉe la nova jaro.

Finiĝis jam por ni malnova jaro
Eterne pasis, ĝiaj tagoj for.
Tre bona estis ĝi por la homaro,
Kaj ni ĝin danku el la tuta kor’.

Sonoras adiaŭaj sonoriloj
Solene super land’ kaj super mar’,
Kaj ekesperas de l’ homar’ la filoj,
Ĉar venos baldaŭ la estonta jar’.

Malferma iu pordon. Jen infano
Aperas bela en la ĉambr’ al ni,
Portante libron en malgranda mano,
La bona nova jaro estas ĝi.

Sed kio estas de la libr’ enhavo?
Feliĉo aŭ malbono? Diru ĝin!
Benita paco aŭ kruela glavo?
Ĉu venos ĝojo aŭ malĝojo nin?

Ne scias ni kaŝitan estontecon,
Ĉar restas ĉio en la man’ de Dio’.
Sed kion ajn sendados Li, bonecon
Li donos, kaj kontentaj estu ni.

Otto Zeidlitz.


Kanto.

En mia brust’ varmega kaj bolanta
Konservas sin tre multaj sonoj ĉarmaj,
Kaj kiel mi en bela fajra kanto
Elverŝi ilin volus per la larmoj!
En kanto tiu ĉi eldiri miajn sentojn,
Rakonti kiel am’ flamigas mian koron;
En kanto tiu ĉi suferojn kaj turmentojn
Kunigi nur en unu ploron.
Por ke kanto tiu ĉi ektuŝu aŭdon ŝian,
La koro ŝi ankaŭ ekdoloru:
Por ke aŭdante min, — sopiran ploron mian,
Ŝi ankaŭ tiel same ploru!

Dm. Jegorov.


El la libro de miaj fabloj.

En Egiptujo, en tempoj de tebaj Faraonoj, ia transveturanta juna fakiro aranĝis al la loĝantoj amuzadon… En valo, pli belega ol la valoj de Eŭfrato, li faris per ia sorĉo lagon, plenan da larmoj de vidvinoj kaj orfoj… Kaj, pleniginte tiun ĉi lagon ĝis la bordoj, la fakiro restigis ĝin por mirigo de saĝuloj…

Sur tiu ĉi lago, ĉe brilo de luno, ĉe sonoj de harpoj kaj lumo de multkoloroj fajroj, en ĉiu festo la ŝipetoj de Faraonoj naĝadis kiel blankaj cignoj… La ĥoroj de najtingaloj, disĝemataj per ameca kanto, traplenigadis per sonetoj la aeron, plenan da bonodoro kaj varmeto… Malsobrigitaj per sorĉo de belegaj noktoj, la kapoj de l’ egiptanoj alkliniĝadis al la revoj pri la superteraj