Paĝo:Lingvo Internacia - Januaro 1896.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

landoj de beleco kaj poezio, de feliĉo kaj volupto… La luksaj ŝipetoj naĝadis trankvile kaj majeste sur la vitra maso, sur la bruetanta kaj murmuranta kristala ondo, tiel mallaŭta kiel respiro de mizerulo, kiel tombo de homa feliĉo.

Tie kaj ie la mano de petolanta infano ĵetadis en tiun ĉi akvon belegajn rozojn; la rozoj tuj paliĝadis… Kiam iu trempadis okaze la randon de sia multekosta vesto en la lagon — sur la vesto restadis makulo… Virino, varmigita por narkotikoj de ĉirkaŭprenoj, volis estingi la soifon de la flamanta buŝo per la fluidaĵo de l’ lago, sed vane…

Tie ĉi fine ekkolerigis la Faraonojn, incitis la homojn, kiuj deziris malsobron. Oni alvokis alian maljunan fakiron, por ke li elsekigu la sorĉan lagon.

“Ekzistas nur unu rimedo necerta, — diris li, klinante humile la kapon, oni povas elsekigi la lagon sole per oro!“

Kaj alvenadis pli malriĉaj kaj du aŭ tri el ili kolektadis unu moneron…

La lago restis.

Tiam el la tuta Egiptujo oni alvokis amasojn da popolo kaj ĉiu’ kiu povis, ĵetadis oron en la lagon.

Sed la larma lago ne sekiĝadis.

Kontraŭe. Ju pli da oro oni ĵetadis en ĝin, des pli leviĝadis la nivelo de l’ lago, ĝis fine la akvo eliris super la bordoj, superverŝante la valojn de la tuta Egiptujo.

Kaj de malproksimo rigardis tion la sfinkso, ŝtona, malvarma kaj senmova. Kvankam ĝi ĉiam estis silentanta kaj plena da enigmo, — nun tamen ĝi diris:

“La elverŝitajn larmojn neniu viŝos neniam!“…


Tiun ĉi fablon nuntempaj homoj tradukis en siajn lingvojn kaj — strange — ĉiuj donis al ĝi la saman titolon: filantropio.

Mirinde!…

Jozef Wasniewski.


Estas jam kavo en ter’ elfosita…

(El la rusa poeto Nikitin).

Estas jam kavo en ter’ elfosita.
Vivo malgaja kaj vivo ermita!
Ĝi rifuĝejon ne havis turmenta,
Ĝi kiel nokto aŭtuna silenta
Iris laŭ vojo kun granda mizer’.
Mortis ĝi kiel en stepo fajrer’.

Mia kruela ekdormu do sorto!
Ĉerka tegmento min kovros kun forto,
Estos ĝi forte de ter’ alpremita,
Estos ja nur unu homo prenita…
Kaj al neniu aperos dolor’,
Restos li ja en nenies memor’.

Jen ĝi aŭdiĝas, senzorga la kanto!
Gasto tombeja, fluganta kantanto
Supre sin banas en blua aero,
Sonas arĝente la kant’ en libero.
Finu!… Pri l’ vivo finiĝis la tem’,
Estas bezona nek kanto, nek ĝem’.

Seleznet.