Paĝo:Lingvo Internacia - Januaro 1896.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Novaĵoj.

S-ro A. Z. en Poltava transsendis al la redakcio de nia gazeto 100 rublojn por subteni la gazeton. Por la sama celo ni ricevis de iu nekonata rusa amiko 9 rubl. 79 kop., kaj de s-ro S. el Ĥarkov 1 rublon. Plej koran dankon!

***

De D-ro D. Marignoni ni ricevis por le celoj de nia afero 90 koperojn de s-ro I. Lojko por la sama celo ni ricevis 2 r. 70 kop.

***

Baldaŭ eliros malgranda broŝuro pri internacia korespondado per Esperanto; post 2 semajnoj eliros eldono rusa, post 6—8 semajnoj eldono franca: estas nun preparataj eldonoj en aliaj lingvoj.

***

Estas presata kaj baldaŭ eliros la esperanta traduko de bela rakonto: “Fantomoj“, apartenanta al la glora, juna rusa verkisto V. Korolenko. La traduko estas presata laŭ la permeso de la aŭtoro.

***

En Upsala, Svedujo, s-ro V. Langlet havis du publikajn paroladojn pri sia vojaĝo (nomita en nia prova n:o) tra Eŭropo. Inter alie s-ro L. ankaŭ montris al siaj aŭskultantoj la grandan utilon scii nian lingvon, precipe kiam oni vojaĝas en Rusujo, kie oni en preskaŭ ĉiu pli granda urbo trovas almenaŭ kelkajn esperantistojn. La parolanto diris ke sen esperanto lia vojaĝo eĉ tute ne povus efektiviĝi.

***

Oni sciigis nin, ke s-ro M. N