Paĝo:Lingvo Internacia - Januaro 1896.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

loĝas la direktoro de la tutmonda poŝta ligo, kaj dissendata en ĉiujn landojn, partoprenantajn en la tutmonda poŝta ligo.

En la novembra numero de la ĵurnalo L’Étranger estis publikitaj atestoj, kiuj pruvas, ke nia lingvo tute taŭgas por buŝaj interkomunikiĝoj de diverslandanoj (vidu la “Ĥronikon“ en nia antaŭa numero). Tio ĉi altiris la atenton de la pariza ĵurnalistaro. Unu el la redaktoroj de “L’Éclair“ vizitis nian junan sed varman amikon, s-ron E. d’Eyssautier, por ricevi informon pri nia lingvo. Post tiu ĉi vizito li skribis longan artikolon, kiu estis presita en L’Éclair kaj ankaŭ en La Liberté kaj en Les Annales Politiques et Littéraires. La artikolo