Paĝo:Lingvo Internacia - Marto 1896.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
La propagandaj broŝuroj.

Kiel niaj legantoj vidos inter la “Novaĵoj”, estas jam pretaj kaj eldonitaj kvar el la propagandaj broŝuroj, pri kiuj ni parolis en nia feb:a n:o, pagô 21. Pri la enhavo de l’unua broŝura, la rusa, ni jam parolis ; la franca enhavas krom tio unu leteron de d-ro Ostrovski en Jalta (Krim), en kiu li sciigas ke li dank’ al Esperanto korespondas kun alilandanoj de 17 nacioj, — kaj leteron de s-ro E. d’Eyssantier, kiu montras la pratiktan utilon de nia lingvo. La teksto de l’ franco libreto, kiu portas la n:on 86, estas skribita de s-ro L. de Beaufront. — La pola eldono, skribita de s-ro J. Wasniewski portas la n:on 88 kaj enhavas ankaū la leteron de profesoro F. Robin, redaktoro de “La Liberté Économique”, en kiu li komunikas, ke li ellernas nun la lingvon internacian Esperanton, kaj diras, ke la patriotismo de la popoloj ĉiam elvokados batalon inter la lingvoj naturaj ; internacia povas esti sole lingvo arta, plej simpla, — la lingvo Esperanto. La letero de s-ro Wasniewski pri lia vojaĝo (vidu tiun ĉi numeron, paĝo 44) ankaŭ estas tie ĉi presita. La germana broŝuro portas la n:on 89 kaj havas la saman enhavon kiel la n:o 88. La tradukon faris sinjoro W. T., signaturo kiu certe estas konata de ĉiuj niaj legantoj. — La kosto de ĉin broŝureto estas 5 centimoj. Post mallonga tempo eliros ankaŭ la sveda eldono, kiu jam estas en la presejo. La tradukinto estas s-ro V. Langlet. La broŝurojn oni povas ricevi aŭ de l’eldonantoj aŭ de d-ro L. Zamenhof, Grodno.

***

La ĉefa principo de tiu ĉi broŝuro estas: altiri la homojn al nia afero postulante de ili nenion sed donanta al ili tujan praktikun personan utilon (aŭ almenaŭ amuzon). La praktiko montris, ke la nombro da homoj, kiuj deziri aliĝi al ia afera pro la ideo, estas tre malgranda, kaj tial, se vi diras al la mondo : “lernu”, “faru”, “promesu” aŭ simile, vi preskaŭ ĉiam renkontas surdajn orelojn. La nova broŝuro postulas nenion, sed diras en praktika maniero: “se vi volas havi la personan utilon kaj amuzon, ke personoj de plej