Paĝo:Lingvo Internacia - Marto 1896.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diversaj landoj kaj nacioj povu komunikiĝadi kun vi, enskribu vin en la nombron de la personoj, kiuj “konsentas akceptadi leterojn en Esperanto” (por tio ĉi vi bezonas nenion lerni, fari aŭ promesi, ĉar la leterojn vi povos kompreni sen antaŭa lernado, per helpo de la vortareto). Dank’ al tiu ĉi broŝuro, kin “donas sed ne postulas”, ni povas nun esperi pli rapidan kreskadon de la nombro de esperantistoj. Estas vere, ke tiuj ĉi esperantistoj en la kemenco estos nur esperantistoj nominalaj ; sed kiam ĉiu el ili iom post iom ricevos 4—5 leterojn aŭ komercajn cirkulerojn kaj sendube doĉifrados ilin kun la vortareto en la mano, ili, ludante, baldaŭ ekkenos tre bone nian lingvon kaj, nerimarkite de ili mem, ili ĉiuj baldaŭ fariĝos esperantistoj veraj. En tia maniero Esperanto iom post iom vastiĝados praktike en la tuto mondo nerimarkite de la mondo mem. Tiun ĉi broŝuron ĉiu povas disdonadi kaj dissendadi en grand nombro al ĉiaj specoj da homoj, kaj ni varmege rekomendas al ĉiuj niaj amikoj faradi kiel eble pli grandan uzon el tiuj ĉi broŝuretoj, kiuj malgraŭ sia tre malgranda kosto (5 centimoj) enhavas en si (sur 23 paĝetoj) ĉion, kio estas necesa por efika propagando. Ĉar ĉiu nova esperantisto, akirita per tiu ĉi broŝuro, enportas kun si la nomon de sia altirinto, tial la personoj, kiuj blinde semadas la propagandan broŝuron en la mondo, povos ĉiam vidi la rezultatojn de sia semado en la statistika rubriko de la “Adresaroj de novaj esperantistoj”.


Por memoro pri la akademiano M. I. Mikeŝin.
(nelegebla teksto) januaro 1896.
(Komunikita de l’ sekretario de la societo Espero en Peterburg.)

Ne ekzistas jam la genia kreinto de l’ grandaj monumentoj en Rusujo (monumento de la miljaro de Rusujo en Novgorod (1862), de la imperiestrino Jekaterina II en Peterburg (1874) kaj aliaj), ne ekzistas la akademiano de pentrado kaj skulpturo, Mihail Osipoviĉ Mikeŝin! La nomo de tiu ĉi tajenta aganto en la regiono de arto estas bone konata en la tuto Eŭropo, kaj — fariĝis senmorta, — pacon al lia cindro! Tiu ĉi homo, pereinta en la 59-a jaro de sia laborista vivo, ankoraŭ plena da fortoj kaj esperoj, estis ne sole artisto laŭ sia inklino, sed ankaŭ literaturisto, kritikisto, humanisto, kosmopolito, spiritisto, esperantisto. En la fondiĝo de nia societo, la 24-au de marto 1892, li estis unuvoĉe nomita prezidanto de la kunveno kaj havis trasentitan parolon pri la pacigo interproksimiĝo de ĉiuj popoloj per unu internacia idiomo. Li akcelis la rapidan permeson de nia regularo (en nomaro de l’ verkoj N:o 54), en kies prilaborado li aktive partoprenis, kaj li donacis al ni la projekton de la sigelilo de l’ societo, konfirmitan de la Registaro. Li estis preta ilustradi nian ĵurnalon por altiri pli multe da abonantoj, kiel oni faras ĉe nia sendanĝera kontraŭulo, Volapük, — sed !… la morto trafis lin subite, kaj li foriris en la mondon postĉerkan… Pacon al via cindro kaj eternan memoron al la neforgesebla nomo de via senmorteco!

I. Beker.