Paĝo:Lingvo Internacia - Marto 1896.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

El Francujo.

Laŭ nia peto s-ro Langlet en Uppsala tre kompleze konsentis traduki en Esperanton, por l’ Union Vélocipédique de France, la terminaron, uzatan en la velocipeda sporto kaj eltiritan el specialaj libretoj de la nomita societo. Kiam tiu vortaro estos preta, ni penos, ke ĝi estu publikigata ne sole en la gazeto de l’ Union vélocipédique, sed ankaŭ en aliaj ciklistaj ĵurnaloj.

Okaze de tio ĉi ni revokas al la memoro de niaj amikoj, kion ni diris en la Februara numero de “Lingvo Internacia” pri speciala signo por la Esperantistoj kaj precipe por tiuj el ni, kiuj estas velocipedistoj aŭ turistoj. Ili havu la bonecon diri al ni, ĉi ili aprobas nian ideon kaj kiom da ekzempleroj de l’ signo ili volas aĉeti. Ĉar, bedaŭrinde, kiel ni jam konfesis tute simple, ne ni povas solaj fari la necesan oferon por la efektivigo de tiu projekto. Dank’ al kondiĉoj ankoraŭ pli bonaj la signo kostos nur 75 centimojn kaj unu firmo akceptas la unuan mendon por 600 ekzempleroj.

Kun la velocipeda vortareto komenciĝos la efektivigo de la teĥnikaj leksikonoj, kies bezono jam estas sentata en nia lingvo. Tre certe, kiel diris la redakcio de nia gazeto en la prova numero, la horo venis por la prilaborado de l’ diversaj terminaroj necesaj al la specialistoj. Ni kredas, ke la amikoj multe akcelus la progresojn de Esperanto, se ili elverkus tiajn vortarojn kaj prezentus ilin al la ekzameno de la genia aŭtoro de nia lingvo.

En Francujo, post la vortaro speciala de l’ velocipedistoj kaj de l’ turistoj, ni intencas fari la Esperanta terminaron de l’ filatelistoj. Tiuj ĉi sinjoroj povos efektive kreskigi tre multe la nombron de niaj amikoj, se ni montros al ili tute klare, ke, eĉ pli bona ol ia patra lingvo, Esperanto taŭgas por la elŝanĝado de poŝtaj signoj.

Ni donus nun la finan redakcion al tre bela traduko el Beaumarchais, “Edziĝo de Figaro”, kiun faris s-ro Kofman en Odessa. Tiu verko estos aparte utila por ĉiu, kiu konas la lingvon francan, kaj ĝi prezentas entute al la Esperantistoj tre agrablan materialon de legado. Ne povante mem, pro manko da tempo, traduki verkojn el la franca literaturo por la amikoj alinaciaj, ni konsentos kun plezuro doni nian kunlaboradon al la tradukintoj el la franca lingvo, kiuj ĝin deziros por fina redakcio aŭ plibonigo de ilia Esperanta traduko.

Tio ĉi igas nin diri, en la nomo de s-ro Lombard, redaktoro de l’Étranger, ke la amikoj havu la bonecon sendi rekte al ni ĉion presotan en “l’Étranger”. Samtempe ni petas, ke ili skribu tion ĉi en kiel eble plej regula, pura kaj severa Esperanto, sen ia almikso de formoj aŭ vortoj personaj, kiujn la nekleruloj povus ne kompreni kaj vane serĉus en lernolibroj. Ni ne devas forgesi, ke lingvo internacia ne estas precipa farita por la instruituloj aŭ scienculoj, kiuj ĝin apenaŭ bezonas, ĝi estas unue kaj speciale farita por la meze instruitaj homoj. Sed tiuj ĉi ne povas diveni multe da vortoj, tre facile tuj komprenataj de klerulo. La vortaro estas do por ili la sola rimedo de kompreno. Sed, se ni uzos formojn aŭ vortojn eksterajn, kiujn oni ne trovas en niaj libroj, per kia maniere ni volas, ke ili komprenu?

Épernay 25, II, 1896.

L. de Beaufront.