Paĝo:Lingvo Internacia - Oktobro-Novembro 1900.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
SEN PREZENTO.
Rakonto.

Se Will Harding ne havus dunaskitan fraton, li estus ekstreme mirigita, kiam la knabino alparolis lin en la vagonaro, ĉar li estis certa, ke li neniam vidis ŝin antaŭe, kaj ŝi ne elvidis tiel, ke ŝi povus esti forgesata. Sed lia konfuzebla simileco kun la frato komprenigis ŝian eraron.

La knabino estis la sola persono trovata en la vagono, kiam li envenis.

Ŝi estis meze longa, ĉarma kun blonda haro. Ŝi ekrigardis lin preterire, kiam li envenis, kaj enprofundiĝis poste ĉe sia gazeto. Dum li esploris ŝian profilon, ŝi levis la okulojn subite, renkontis lian rigardon, turnis sin afable al li kaj donis al li la manon.

— Kiel vi fartas? — demandis ŝi kore. — Estas agrable trovi konatulon. Mi vojaĝis kvar horojn kaj morte enuiĝis.

Harding renkontis la amikinon de sia dunaskita frato kun la sama koreco, kiun ŝi mem montris.

— Mi miras, kie Ted renkontis ŝin? — pensis li. — Eble en Buxton dum la bansezono? Li sendube dancis kun ŝi.

— Vi povus ja almenaŭ diri, ke vi ĝojas vidi min. — daŭrigis ŝi.

Harding ridetis afable.

— Mi pensis pri vi ĵus antaŭ ol la vagonaro alvenis, mirante, ĉu ankoraŭ unufoje ni estus tiel agrable kune, kiel en la lasta fojo.

La knabino rigardis lin subŝerce kaj post tio ŝi kreviĝis en sonora ekrido.

— Jes, kiel scii?! — diris ŝi. — Ĉu vi memoras tiun belan vesperon sur la lago? — daŭrigis ŝi.

Ĉu mi memoras ĝin! — diris li.

Li estis faronta rimarkon pri la ĝenerala karaktero de tiu vespero, kiam la knabino daŭrigis:

— Kiel la aero estis klara kaj malvarma, kaj kiel niaj glitiloj kuregis sur la glacio!

Harding ektiriĝis; li pensis, ke koncernus someran vesperon. Li ekdecidis lasi la knabinon paroli mem.

— Kaj ĉu vi memoras la vesperon en la verando? — Ŝia voĉo ricevis konfideman tonfalon. — Estis tiel mallumo ke vi ne povis vidi miajn okulojn, kaj vi diris, ke ili estas bluaj, dum mi certigis, ke ili estas brunaj.

— Kiel mi povus tion forgesi? — diris Harding. — Sed vi ne sukcesis kredigi min; mi konis viajn okulojn tro bone.

Kaj li enrigardis en ilin.

— Se tio estas fakto, — diris la knabino, — kiel do okazis, ke vi ne rekonis min, kiam vi envenis la vagonon? Vi min rigardis ja tiel precize.

— Mi vidas tiel malbone, — balbutis Harding. — Mi estas tiel terure miopa, komprenu vi! Mi petas senkulpigon!

— Via klarigo faras al vi honoron, — diris la blonda knabino rigide; — kvankam ĝi estas malproksima de la vero. Sed mi povas servi al vi per unu pli bona. Vi neniam ĝis nun vidis min. Vi eĉ ne konas mian nomon. Vi vidis, ke mi estas en eraro pri vi anstataŭ iu, kiun mi konas, sed vi ne estis sufiĉe honesta por klarigi tion al mi. Mi vidis, ke vi estis necerta pri la lago, kaj tial mi provis vin per la verando. La verando kaj la