Paĝo:Lingvo Internacia - Oktobro-Novembro 1900.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la provinco. Ŝi trovis sin staranta en unu fino de granda salono, kiam li unue ekvidis ŝin. Li estis interparolanta kun persono apud si, sed li interrompis sin tuj demandante:

— Kiu estas la blue vestita knabino, jen ŝi kun la blonda haro?

— Eleonor’ Davenport, — fariĝis la respondo; — ĉu vi ne konas ŝin?

— Volu prezenti min al ŝi, — petis li.

Sed ĵus en tiu sama momento iu alia pretendis la atenton de lia apudstaranto, kaj kiam la borde estis ree libera, tiam fraŭlino Davenport estis malaperinta el la vido de Will Harding.

Kiam lia frato Ted kelkajn momentojn poste iris tra la salono, li sentis subite, ke mano tuŝetas lian brakon. Estis fraŭlino Davenport.

— Mi deziras paroli kun vi unu momenton, sinjoro Harding, — diris ŝi.

Ili estis haltintaj proksime al palmgrupo, fraŭlino Davenport facilmove enŝteliĝis post ĝin kaj igis Harding sekvi ŝin.

— Mi esperas, ke vi bone komprenas min, — diris ŝi ruĝiĝante ĝis sub la haro, — sed mi devas rakonti, kiamaniere okazis. Ne estas pro tio, ke mi sentus min ĝenata renkonti vian fraton, sed ĉar mi hontas pro mi mem. Ĉu vi volas kredi min laŭ mia parolo?

— Kompreneble, — diris Harding, — mi kredas ĝin, ĉar vi ĝin diras, kvankam mi ne komprenas, pri kio vi parolas.

— Ĉesigu moki min, — diris ŝi. — Estas terure eldiri ĝin… sed… mi neniam vidis vian fraton.

— Pro tio vi ne malesperu, — respondis Harding. — Pripensu, se, anstataŭe, vi neniam estus vidinta min.

— Tio ĉi estas tro serioza por ŝerci pri ĝi, — rediris fraŭlino Davenport. — Vi komprenu, la afero tiel rilatas, ke mi estis vojaĝinta kvar horojn kaj ne sciis kion entrepreni. Mi provis legi, sed la legado kaŭzas al mi kapdoloron. Mi morte enuiĝis kaj… kaj precize tiam vi envenis la vagonaron. Kion vi diris?

— Nenion, — respondis Harding. — Volu daŭrigi!

— Nu, ŝajnis al mi esti domaĝe, ke mi enuiĝus kaj ke vi enuiĝus, tial mi pensis, ke ni povus… povus…

— Povus kion? — diris Harding.

— Vi volas do nepre ne helpi