Paĝo:Lingvo Internacia - Oktobro-Novembro 1901.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

venanta de l’ aŭtoro mem?… Mi, ekzemple, tute rajte konstatos, ke la rakonto „Du renkontiĝoj“ estis pensita en pura rusa lingvo. Tio ĉe estas pruvata per tio ke oni povas transmeti ĝin litereme, sen ia ŝanĝo en vortsekvo, enruse por ricevi tute korektan rusan rakonton.

La gravo de la citata artikolo por mi konsistas en tio (la redakcio antaŭigas ĝin sur la unua loko, sen ia rimarko de si, tiel ke oni preskaŭ emiĝas pensi ke ĝi dividas la rigardmanieron de l’ aŭtoro) en tio ke ĝi aperas kvazaŭ invito malfermi la pordon de nia ĵurnalo (sen tio jam ne tro riĉa je bonaj artikoloj) al ĉia malbonetaĵo, se ajn tiu malbonetaĵo estas unue skribita en Esperanto. Tia invito, laŭ mi, estas netolerebla. Eĉ la argumentado de l’ invitanto al tiu enĵetiĝo atestas ĝian taŭgecon, kiam ĝi kuŝas sur la starigo, ke ekzistas ja malkaraj, malgravaj, nezorgemaj gazetoj, lokigantaj ĉe si ĉian malbonaĵon; kaj en tiujn gazetojn malkaŝeme estas direktitaj estontaj tradukistoj de proponataj Esperantaj verkoj. — Kvazaŭ vera invito al malpuremeco!

Do ne! Male al tio, nia gazeto bezonas nome pli zorgan filtradon de ĝia materialo. Sen tio jam multaj numeroj de ĝi kolektiĝas — kvazaŭ en supozo ke ĝiaj abonantoj estas legantoj ne perfektaĝaj, aŭ prefere amemantoj de historietoj malseriozaj, malriĉaj en senco — de ridigaj kaj malfastaj anekdotaj rakontoj. Ĝi estas kvazaŭ troplenata je malseriozo kaj intence farata kunmetejo de nealtspeca literatura komercaĵo. Mi vidas tian tendencon interalie el tio ke ĉe la talentega rusa verkisto Ĉeĥov oni prenas por tradukoj prefere liajn plej nesignifajn rakontetojn, kiujn li skribis antaŭ 15—17 jaroj por „Strekoza[1]. — Ja, sinjoroj, ĉu vi ne havas jam agacon de tiuj historietoj nezorgindaj, neveraj, kun motivoj ĉiam nenovaj, kiujn liveras nun ”obligat‘e“ ĉia sensignifa gazeto? Ĉu konvenas ankoraŭ malornami nian L. I. per simila balaaĵo? Aŭskultu ni la diron de tre konata franca vastigisto de l’ Esperanto, kiu kiel unuan kondiĉon starigas ke la esperantistmo devas resti serioza antaŭ la rigardo de l’ mondo. Konsideru ni ankaŭ ke en la vido de la granda movo internacia nun levata en Francujo (kiu eĉ povas promesi veran terskuon al la esperantismo) nia gazeto nedube estos legadata pli ofte kaj de seriozaj legantoj, kaj tial ĝia enhavo devas esti speciale zorgata. Estante (en eco de ruso) kruelega malamiko de cenzuro, mi tamen pensas ke kun la tempo la vivo literatura mem necesigos kelkan instituton sanigeman por forpurigi la literaturan kampon de balaaĵo kaj malbezonaĵo.

*

Starigante min kiel kontraŭulo al enlaso de tiu skribbalaaĵo originala kaj tradukita en L. I. mi tamen agordas kun s-ro Rakitskij ke komunedirante, en certaj kondiĉoj, kaj en la signifo ne precize literatura, originalaj artikoloj estas pli preferindaj ol pruntitaj. Estu bonvenaj ĉe ni artikoloj prenitaj el la efektiva vivo, neelpensitaj, emantaj al la vero. Mian ideon mi permesos al mi klarigi per tute freŝa ekzemplo: kun sama subskribo („Grupeto de Samoëns“) aperis en n-roj 7-a kaj 8-a du verketoj, unu originala, alia tradukita. La unua estas esence interesa, belete rakontita; ĝi elvokas simpation kaj imiton.

La dua estas pruntita larmula, laŭ mal-

  1. = „Libelo“, malserioza ridiga rusa ĵurnaleto, kvankam tre disvastigita.