Paĝo:Lingvo Internacia - Oktobro-Novembro 1901.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nova recepto skribita, historio neniam estinta en efektivo, celanta nur tikli niajn sentajn nervojn… Mi eĉ rimarkos ke la Esperanto de la lasta estas tiela, ke mi ne metas al ĝi bonan noton. Mi atendos ke niaj konuloj laŭte mallaŭdos tiajn amasajn (kvankam tute logikajn) esprimojn kiel: „unu momento post esti parolinta“, … „mi estos transirinta“, … „personoj iam estis estintaj en la komforto, sed la patro estis perdinta“ … kiuj pli kaj pli ofte penetras en Esperanto. Mi bone scias ke tiuj ĉi galicismoj estas ecaj al multaj eŭropaj lingvoj, sed nevane la logika senco de Zamenhof institutis nur po unu formon por tempo estinta kaj estonta… Cetere mi tion ĉi diras nur por elvoki opiniŝanĝon pri tiu objekto. La aro de afiksoj en Esperanto ne estas perfekta en senco de pleno, kaj la aŭtoroj malvole devas helpi