Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuta domo kaj kaŝiris kiel mistera resono funde ĉe ĉiuj agoj tie, sed kies vera esenco restis neklara por ĉiuj.

La fokuso de la enigmo estis la mastrino.

Ŝi estis longa virino kun energiaj trajtoj, kaj ŝia tuta estaĵo prezentis ion sincere bonan kaj nekaŝitan antaŭ ĉiu. Sed nur ĝis difinita limo—kiu ĝin transpaŝis, pentis.

Kelkiuj tion provis.

Kelkaj ŝiaj kunuloj el infaneco ne povis dum la unuaj tempoj de ŝia edzineco sin deteni de scivolaj demandoj konfidenciaj, ĉu ŝi estis feliĉa kaj tian ceteron. Sed tiam la antaŭe tiom milda kaj amika Anjo de Heikkilä rigidiĝis kiel ŝtono kaj ĵetis, nenion dirante, tian rigardon al la demandinto, ke ĉi tiu sentis sin parolinta nedece, kaj kvazaŭ petante pardonon komencis paroli pri alio.

Fadenkolportistoj kaj similaj vizitantoj ankaŭ provis sian ŝancon — nerekte, nature. Sed apenaŭ ili pintigis la buŝon, kiam ili vidis la mastrinon antaŭ si tiel malvarme trapenetranta, ke ili nesciis, per kiaj langoturnoj sin elŝovi tra la pordo.

Plej mirinde estis, ke eĉ la servistoj nenion sciis, kvazaŭ eĉ ili, transirinte la sojlon de Heikkilä, ĵuris ĉiaman silenton. Ĉu ili estis malpermesataj paroli? Ne — ili laŭdire nur nenion sciis. »La mastro estas tia, kia li estas, kiel ĉiu vidas, kaj egalulon al la mastrino oni vane serĉus en sep komunumoj, kiel ĉiu vidas.» Jen ĉio. Ĉu ili sentis la samon, kiel aliaj, la silentan pretendemon de la malvarme diskreta digneco de la mastrino, alliganta la langajn tendenojn? Aŭ kio ĝi estis, kiu envolvis ĉion pri la domo kun nepenetrebla krepusko?