Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La homoj skuis al si la kapon. Ili bone komprenis ke la okazo devis imponi al li profunde kaj naski unuflanke senton de kontentiĝo pro la parto kiun li havis en la malkovro de ĉi tiu mistero. Sed la peto pri puno kaj evidenta ĝojo dum la ekiro por ĝin suferi restis al ili nesolvebla enigmo.

La homamaso disiris kun melankolia sed malpeziĝinta menso. Kvazaŭ oni liberiĝis de malbona inkubo kaj kvazaŭ la domo Heikkilä, kiu dum du jardekoj estis envualigata de misteraj tondronuboj, ree staris en klara taglumo.

  • *

Kiam la bovinoj de Heikkilä en tiu printempo estis ellasataj al paŝtejo, paŝis Matio de Väliportti—aŭ »La maljuna Matio», kiel li nun estis nomata—kun manĝaĵtornistro surŝultre post ili.

Tuj reveninte el la malliberejo li iris por paroli kun la juna mastro, kiu fine ricevis informon pri la hejmaj okazintaĵoj, rehejmeniĝis kaj ekkaptis la bridojn de la domo. Ĉi tiu akceptis lin por lia restanta vivdaŭro kiel ordinaran bovaran kaj bovejan serviston.

Kaj kiam li nun paŝis kriante ŝercajn komandvortojn kaj vigle svingante la vipon post la bovaro, li ne povis ne rerigardi al la korto kun ĝoja ektremo. Tie la mastro staris la manojn en poŝoj kaj ridis junan vivecan ridon, rigardante kiel la junbovinoj kuregis tiel ke gruzo disĵetiĝis kaj polvo fumiĝis alten en la aero sur la mallarĝa kortvojo.