Paĝo:Linnankoski - Batalo pri la Domo Heikkilä, 1919, Setälä.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

spasmis kaj la lipoj moviĝis, sed ŝi nenion povis diri, nur torente ekploris laŭte. En la okuloj de la malliberigito vidiĝis ekbrilo kvazaŭ li konis ŝin, sed tuj poste li turnis la kapon alien—la ĉaro komencis ruliĝi.

La homoj kolektiĝis ĉirkaŭ la plorantino kun silenta kondolenco sur la vizaĝo—ŝi estis fratino de la kaptito, solulo restanta el la familio.

La pordo de la atestantejo ree malfermiĝis kaj alia viro paŝis sur la peronon. Ankaŭ li nenion diris, sed li sincere alrigardis la popolamason kaj sur lia malgrasa vizaĝo speguliĝis kvieta, preskaŭ triumfa paco—kiel ĉe homo, kiu longe vaginte kaj tute senesperiĝinte subite ree sin sentas neatendite ligita al la profundaj korradikoj de sia vivo.

La viro paŝis malsupren de la perono kaj sin levis sur—la malliberulan ĉaron.

»Kio nun...? Kion li...?» la homoj demandadis.

Sed la viro ridetis plu sian kvietan rideton, rigardante kvazaŭ la malproksiman eteron, dum la ĉaro malrapide forruliĝis.

La venantoj el interne sciis rakonti kio okazis en la juĝejo. La viro persiste petis al si punon pro ŝtelintenco—kiu estis tute sama kiel ŝtelo, laŭ lia klarigo, ĉar ĝia interrompo ne okazis pro lia propra volo. La proceso devis esti pritraktata, ĉar ĝi prezentiĝis ligita kun la ĉefa proceso, kaj la policestro devis plenumi sian devon de akuzanto. Tion farante li ankaŭ endonis pro la parokestro skribaĵon, en kiu ĉi tiu aliĝis al la peto de Matio de Väliportti, certigante kiel animpaŝtisto, ke tio estis necesa por lia interna homo.—La tribunalo verdiktis al li du semajnojn.